Danco de malgrandaj cignoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Danse des petits cygnes)
La danco de malgrandaj cignoj (kvar dancistoj en centro)
Bildo de la danco de malgrandaj cignoj

Danco de malgrandaj cignoj (danse des petits cygnes en la franca) estas fama danco de la baleto Cignolago de 1895 de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, en dua aŭ kvara ago de la baleto, kun la dancordigo de Lev Ivanov.

Dancordigo de Ivanov, kreita por la fama revivigo de Cignolago en 1895, intencis imiti la manieron kiel junaj cignoj kunvivas kaj moviĝas kune por protekto. Kvar dancistoj, situantaj en unu linio, eneniras la scenon kaj moviĝas tra ĝi kun ilia brakoj krucigita antaŭe unu de la alia, kupliĝante per la mano kun mano de la postsekva dancisto. Ili moviĝas flanken, farante 16 pas de chat. Ideale la dancistoj moviĝas en akurata aŭ proksime-akurata unisono. Je la fino, ili rompas sian ĉenon kaj provas kvazaŭ flugi, nur por fali sur la teron.

Laŭ baleta verkisto Jean Battey Lewis en NPR komentario de 1997, la malgrandaj cignoj estas kutime plenumataj de nekonataj, esperdonaj dancistoj. Ironie, en konsidero de la samformeco postulata de la kvaropo, estado elektita por rolo de malgranda cigno estas ofte konsiderata kiel ŝanco al esti selektita, rimarkita kaj ricevonta pli gravajn rolojn.

Ekzemplo de la komedia potencialo de ĉi tiu danco povas vidiĝi en la filmo The Intelligence Men de Eric Morecambe kaj Ernie Wise de 1965.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]