Dante's Peak (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dante's Peak
filmo
Originala titolo Dante's Peak
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 7 feb. 1997, 10 apr. 1997, 1997
Ĝenro katastrofa filmo, agfilmo, aventura filmo, filma dramo
Kameraado Andrzej Bartkowiak
Reĝisoro(j) Roger Donaldson
Produktisto(j) Gale Anne Hurd
Scenaro Leslie Bohem
Filmita en Kalifornio
Loko de rakonto VaŝingtonioKaskada Montaro
Muziko de James Newton Howard • John Frizzell
Rolantoj Pierce Brosnan • Linda Hamilton • Charles Hallahan • Jeremy Foley • Jamie Renée Smith • Grant Heslov • Arabella Field • Christopher Murray • Elizabeth Hoffman • Heather Stephens • Justin Williams • Lee Garlington • Tzi Ma
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Dante's Peak (Pintmonto de Dante), estas usona filmo de Roger Donaldson, aperinta en 1997.

Temo[redakti | redakti fonton]

Kvar jarojn post la morto de sia kunulino dum vulkana elŝpruco en Kolumbio, vulkanologo Harry Dalton estas dungita de usona servo de geologia vaĉo (USGS), ie en la nord-okcidento de Usono.

Iun tagon, post signoj de seisma aktiveco estis enregistritaj en Pintmonto de Dante, vulkano de Pelée-a tipo de la Ĉeno de Kaskadoj, en la ŝtato de Washington, la servo sendas lin por "rutina" vaĉ-misio, la vulkano estante konsiderata kiel estingita depost jarcentoj.

Doktoro Dalton alvenas en Dante's Peak, urbeto situanta ĉe la piedo de la vulkano, dum festo, en kiu Rachel Wando, urbestrino de la urbo, ricevas premion por "dua plej agrabla urbo de Usono", dum investantoj pretas lanĉi konstruajn programojn en la urbeto.

La alveno de vulkanologo kompreneble ne plaĉas al la urbestraro, kiu timas ke investantoj malkvietiĝos pri signoj de vulkana aktiveco. Post la malkovro de du gejunuloj brogitaj kaj asfiksiitaj dum banado en varma fonto proksime al la vulkano, La servo de geologia vaĉo tamen devas sendi tutan teamon por plenumi pli grandan vaĉon kaj fari serion da kompletaj mezuroj.

La akumulo de signoj montrantaj tujan vekiĝon de la vulkano kondukas la aŭtoritatojn plani, vole-nevole, kvietan evakuon de la urbeto. Tamen la starto de elŝpruco kaj la minaco de piroklasta elfluo rezultigas kolektivan sinsavan panikon...

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]