Danuba Parko
El Vikipedio
La Danuba Parko en Vieno estis konstruata inter 1961 kaj 1964. Sur tiu tereno 1964 okazis la Internacia Ĝardena Ekspozicio. La vasten videbla Danuba Turo staras sur tereno de la parko kaj estas 252 m alta. En la alteco de 150 m estas elrigardejo, en 152 m elrigardejo por infanoj, en 161 m kafejo kaj en 169 m restoracio. Lifto-stacioj estas en alteco de 150 kaj 165 m. La lifto-rapideco estas 6 m/s. La restoracio kaj kafejo estas rondturniĝantaj unufoje po 45 minutoj. Konstruinto de la turo estas arkitekto Hannes LINTL. De ĉi-tie estas videblaj diversaj rimarkindaj rigardobjektoj en la urbo.
-
Monumento de Che Guevara en Danuba Parko