Danubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danubo
germane: Donau, slovake: Dunaj, hungare: Duna, kroate: Dunav, bulgare: Дунав, rumane: Dunărea
rivero
Danubo en Bratislavo
Deveno de nomo: La nomo devenas el la latina nomo de la romia dio Danubio
Landoj
Historia regiono Banato
Kelkaj gravaj alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj
 - dekstraj alfluantoj
Urboj
Ĉefa fontrivero Breg
 - situo Furtwangen, Nigra Arbaro, Germanio
 - alteco 1 078 m
 - longo 49 km (30 mi)
 - koordinatoj 48° 05′ 44″ N 08° 09′ 18″ O / 48.09556 °N, 8.15500 °O / 48.09556; 8.15500 (mapo)
Apuda fontrivero Brigach
 - situo St. Georgen, Nigra Arbaro
 - alteco 940 m
 - longo 43 km (27 mi)
 - koordinatoj 48° 06′ 24″ N 08° 16′ 51″ O / 48.10667 °N, 8.28083 °O / 48.10667; 8.28083 (mapo)
Kunfluejo de fontriveroj
 - situo Donaueschingen
 - koordinatoj 47° 57′ 03″ N 08° 31′ 13″ O / 47.95083 °N, 8.52028 °O / 47.95083; 8.52028 (mapo)
Enfluejo Nigra Maro
 - situo Riverdelto de Danubo, Rumanio & Bulgario
 - alteco m
 - koordinatoj 45° 13′ 03″ N 29° 45′ 41″ O / 45.21750 °N, 29.76139 °O / 45.21750; 29.76139 (mapo)
Suma longo 2 860 km (1 777 mi)
Suma akvokolektejo 795 686 km² (79 568 600 ha)
Trafluo antaŭ delto
 - mezproksima 6 500 /s
 - Passau 580 /s 30 km antaŭ urbo
 - Vieno 1 900 /s
 - Budapeŝto 2 350 /s
 - Beogrado 4 000 /s
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Mapo de rivero
Vikimedia Komunejo: Danube

Danubo estas la dua plej longa eŭropa rivero (post Volgo) kaj la plej longa en Eŭropa Unio. Ĝia fonto estas en Germanio (ĉe Ingolstadt kaj Regensburg), poste ĝi transiras Aŭstrion (ĉe Linz [Linc] kaj Vieno, Viena Pordo), Slovakion (ĉe Bratislava), kaj Hungarion (Budapeŝto), kaj Kroation (Vukovar). Poste ĝi fluas tra Serbio (ĉe Beogrado). La rivero estas la landlimo inter Rumanio norde kaj Bulgario sude. Jen ĝi eniras en Rumanion, tie ĝi estas parto de la ukrajna landlimo kaj sin ĵetas en la Nigran Maron pere de granda delto, kiu estas vasta natura protektejo.

Ĝi estas la sola grava eŭropa rivero, kiu fluas de okcidento al oriento. Ĝi fontas en Germanio, en la Nigra Arbaro el kuniĝo de du riveretoj Brigach kaj Breg ĉe Donaueschingen, kaj de tie ĝi fluas 2 850 km sudorienten al la Nigra Maro. Ĝi trafluas 10 landojn: Rumanio (29.0% de la basena areo), Hungario (11.6%), Serbio (10.2%), Aŭstrio (10.0%), Germanio (7.0%), Bulgario (5.9%), Slovakio (5.9%), Kroatio (4.4%), Ukrainio (3.8%), kaj Moldavio (1.6%).[1] sed la akvokolekta areo tuŝas pliajn 9 landojn.

Iam ĝi estis ankaŭ la norda limo de la Romia Imperio.

Ĝi estas grava internacia ŝipvojo. La tutmaso de la liveritaj varoj sur la Danubo en 1987 superis 100 milionojn da tunoj. Ekde 1990 la liverado iĝis pli malfacila, ĉar la NATO bomb-detruis 3 pontojn en Serbio. Oni forigis la detruaĵojn tute nur en 2002. (Komisiono de Danubo)

Nomoj kaj etimologio

La nomo Dānuvius estas supozeble ŝuldo el lingvo de Skitoj, aŭ eble el Gaŭla. Ĝi estas unu el nombraj nomoj por riveroj derivaj el Hindeŭropa vorto *dānu, ŝajne termino por "rivero", sed eble ankaŭ por praa koncepto pri kosma rivero, kaj de veda riverdiino (Danu), eble el radiko *dā "flui/rapidi, rapida, violenta, nedisciplinita." Aliaj rivernomoj kun sama aŭ simila etimologio estus Don, Donec, Dnepro kaj Dnestro. Dnepro (el praslava Danapir laŭ prigota historiisto Jordanes) kaj Dnestro, el Danapris kaj Danastius, estas supozeble el lingvo de iranaj Skitoj *Dānu apara "rivero for" kaj *Dānu nazdya- "rivero ĉe", respektive.

La Danubo estis konata en Latino kiel Danubius, Danuvius, Ister, en Greka kiel Ἴστρος (Istros). La nomo por la Daka lingvo kaj Trakoj estis Donaris/Donaris (el kio Τάναις en Greka, supra Danubo) kaj Istros (supra Danubo).[2] Ties Traka-Friga nomo estis Matoas,[3] "sortoportanto".[4] La Greka Istros estis ŝuldo el la Traka/Daka signife "forta, rapida", proksima al la sanskrita iṣiras "rapida".[2]

La nomo en Esperanto estas la latin-deriva vorto Danubo.

Geografio

La Danubo en la Karpat-baseno

La rivero enfluas la basenon en Divin (hungare Dévény), kie estis la landolimo de Hungara Reĝlando. Simbole Divin estas pordo de Hungarlando. Hungara poeto Ady kantas: Ĉu mi rajtas frapi pordon de Dévény? Post Bratislavo estas akvocentralo ĉe Gabĉikovo, ĉe Paks atomcentralo. Pontoj estas averaĝe po 50 km, aparte menciindaj estas: Bratislavo, Esztergom, Budapeŝto, Dunaújváros (=Danub-nov-urbo), Szekszárd, Baja, Novi Sad, Beograd (blanka urbo). La rivero elfluas en Ferpordego, kie dum la historio estis danĝera pro la rifoj. En la 19a jarcento la riveroparto estis reguligita kaj iĝis ŝipebla. Fine de la 20a jarcento oni konstruis akvocentralon.

Budapeŝto estas mara havenurbo, ĉar maraj ŝipoj flosas ĝis la ĉefurbo.

Estas plano pri kanalo, kiu interligos la Danubon de Vukovar, al rivero Sava, ne tro for al Drina.

Akvonivelaj indikiloj en la Karpat-basena parto: Divin, Bratislava, Gabĉikovo, Rajka, Gönyü, Dunaremete, Nagybajcs, Komárom, Esztergom, Nagymaros, Budapeŝto, Dunaújváros, Dunaföldvár, Paks, Baja, Mohács, Apatin, Novi Sad, Orşova.

El Enciklopedio de Esperanto

Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Bucureşti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910 - aŭg sept. 1911-11 kajeroj (12 n-roj) 11xIV+360 p.; 2-a jaro dec. 1911 - julio 1912-6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV.+200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko, organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modetajn proz- kaj literaturaĵojn. - 2. De majo-junio 1931 aperis ankaŭ D monata gazeto por org. kaj prop. eld. ES "Solidareco", Red. D. Ivanov. 3 kaj po 8 p. 24x16. P. TARNOW.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Countries of the Danube River Basin. International Commission for the protection of the Danube River. Alirita 2010-11-13.
  2. 2,0 2,1 Radoslav Katičić. Ancient Languages of the Balkans, Part One. Paris: Mouton, 1976: 144.
  3. (1974) “Matoas, the Thraco-Phrygian name for the Danube, and the IE root *madų”, Glotta 52 (1/2), p. 91. 
  4. Šašel Kos, Marjeta. (2009) “Reka kot božanstvo — Sava v antiki”, Ukročena lepotica: Sava in njene zgodbe (Slovene, abstract in English). Javni zavod za kulturo, šport, turizem in mladinske dejavnosti, p. 42–50. ISBN 978-961-92735-0-0.

Eksteraj ligiloj


Panoramo de Danubo en Beogrado
Panoramo de Danubo en Beogrado

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda