Nigra karakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daptrius)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra karakaro
Nigra karakaro
Nigra karakaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Daptrius
Specio: D. ater
Daptrius ater
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra karakaroNigra karakarao (Daptrius ater) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj. Ties genro Daptrius estas plej ofte konsiderata monotipa nune, kvankam kelkaj inkludas tien ankaŭ la parencan specion de la Blankaventra karakaro alimaniere separata en Ibycter.

Ĝi troviĝas en plej parto de la Amazona Baseno nome en norda Bolivio, norda Brazilo, Kolombio, orienta Ekvadoro, Gujanoj, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj praarbaroj sub 1.400 m.

Oni ne konas subspeciojn de tiu specio.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La inoj pezas ĉirkaŭ inter 350 kaj 440 g dum maskloj estas iom pli malgrandaj, nome ĉirkaŭ 330 g. Ili estas de 43 al 48 cm longaj.

Temas pri tre nigra birdo kun rimarkindaj kontraste blankaj pugo kaj subpugo. Sub la nigra krono estas oranĝecaj nudaj vizaĝo. mentono kaj vango kie kontrastas tre malhela okulo kaj fortika beko hokoforma malhelgriza aŭ metalecgriza kun pli nigreca supra bordo; la supra makzelo estas multe pli dika. Ankaŭ la kruroj estas oranĝecaj kun nigraj akregaj ungoj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Estas malnomada specio de loĝantaj birdoj. Ili vivas soleme aŭ en grupoj samspeciaj, de ĝis 8 individuoj. Ili loĝas ĉe arbarklarejoj de ĝangalo, savano kun disaj arboj kaj riverbordoj. Rare oni vidis ilin en la interno de la ĝangaloj, dumfluge alte super la kanopeo. Male ĝi estis vidata en herbejoj kaj kie la vegetaĵaro ne tre altas kiaj ĉe terkultivejoj kaj paŝtejoj.

Ili nestumas en arboj; la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn.

Ili manĝas ĉefe kadavraĵojn, sed estas ĉiomanĝantaj kaj nutras sin ankaŭ el ĉiaj tipoj de malgrandaj animaloj (malgrandaj mamuloj, birdoj...) kaj eĉ ĝis fruktoj. Oni diras, ke ili manĝas iksodojn el tapiroj: kiam la tapiro alvokas, la birdo alvenas, la tapiro kuŝiĝas kaj la karakarao manĝas ties iksodojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]