Daresalamo
El Vikipedio
(Alidirektita el Dar-es-Salamo)
Daresalamo (araba lingvo: دار السلام; svahile Dar-es-Salaam, slange: Bongo) estas la plej granda urbo, la ekonomika centro kaj la iama ĉefurbo de Tanzanio. En 2003 ĝi havis 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas havenurbo apud la Hinda Oceano. Ĝia nomo signifas "ejo de paco" en la araba lingvo. Ĝi situas ĉe koordinatoj Koordinatoj: .
Daresalamo estis la ĉefurbo de Tanzanio ĝis 1973, kiam Dodomao iĝis la nova ĉefurbo.

