Daresalamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dar es Salaam)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Regiono Daresalamo.
Daresalamo
(Mzizima)
arabe: دار السلام Dār as-Salām, svahile: Dar-es-Salaam
urbo
Dar es Salaam before dusk.jpg
Vido al urbocentro
Oficiala nomo: دار السلام
Kromnomo: Bongo
Lando Flago de Tanzanio  Tanzanio
Historiaj regionoj Tanganjikio, Germana Orient-Afriko
Urbaj distriktoj Ilala, Kinondoni, Temeke
Universitatoj
Maro Hinda oceano
Situo Daresalamo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 06°48′00″S 39°17′00″E  /  6.8°S, 39.283333°O / -6.8; 39.283333 (Daresalamo)
Areo 1 590,5 km² (159 050 ha)
Loĝantaro 2 497 940 (2002)
Denseco 1 570,54 loĝ./km²
Horzono UTC (UTC+3)
Situo de Daresalamo enkadre de Tanzanio
ButtonRed.svg
Situo de Daresalamo enkadre de Tanzanio
Situo de Daresalamo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo de Daresalamo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Dar es Salaam
Panoramo de Daresalamo
Preĝejo en Daresalamo
Panoramo el la oceano al Daresalamo
Malriĉa urboparto en Daresalamo

Daresalamo (arabe: دار السلام; svahile Dar-es-Salaam; slange: Bongo) estas la plej granda urbo, la ekonomika centro, universitata urbo kaj la iama ĉefurbo de Tanzanio. En 2003 ĝi havis 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi estas havenurbo apud la Hinda Oceano. Ĝia nomo signifas "ejo de paco" en la araba lingvo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Daresalamo troviĝas sur ebenaĵo laŭ la Hinda Oceano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la koloniado la urbo estis impona havenurbo. La unua eŭropano estis tie Albert Roscher el Hamburg en 1859, pli frue portugaloj priskribis la urbon. Antaŭ la germana erao la urbo estis grava centro de arabaj sklavokomercistoj. La germanoj establis stacion en 1887, baldaŭe fervojo konstruiĝis. Daresalamo iĝis ĉefurbo de la germana kolonio. Dum la 1-a mondmilito la britoj okupis la tutan kolonion. En 1961 la urbo iĝis ĉefurbo de sendependa lando Tanganjikio, poste ĝi estis la ĉefurbo de Tanzanio ĝis 1973, kiam Dodomao iĝis la nova ĉefurbo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katedralo omaĝe al Sankta Jozefo de 1902
  • botanika ĝardeno
  • Msasani Village: fiŝkaptista vilaĝo, 5 mejlojn norde de Daresalamo.
  • Bagamoyo: iama sklavkomerca centro, 75 km-ojn norde de Daresalamo. Katolika misio.
  • The National Museum: Nacia Muzeo situanta en Botanika Ĝardeno.
  • The University of Dar es Salaam: Universitato de Daresalamo, 13 km-ojn for de la urbo.
  • The Mnazi-Mmoja Park: Parko situanta apud Jamhuri/Uhuru Stratoj.
  • Kariakoo Market: Bazaro de Kariakoo.
  • The village Museum: Vilaĝa Muzeo, 10 km-ojn de la urbo.
  • Oyster Bay: Strando, 6 km-ojn de la urba centro.
Vasta panoramo de Daresalamo
Magnify-clip.png
Vasta panoramo de Daresalamo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Daresalamo havas tropikan klimaton, ja ekvatoro estas proksime. Jare pluvas po 1100 mm. La temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30'.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Daresalamo havas internacian flughavenon. La urbo estas nodo de fervojoj kaj vojoj. Ankaŭ la haveno havas grandan trafikon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]