Daraboshegy
Daraboshegy [daraboŝhedj] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Körmend. Darabos estas hungara familia nomo, hegy signifas: monto.
Bazaj informoj
- Areo: 5 km²
- Koordinatoj: 46°57′32″N 16°34'08″E
- Loĝantaro: 100
- Poŝtkodo: 9917
- Telefonprefikso: 94
Situo
La vilaĝo situas laŭ flankovojo, for de fervojo, ĉefvojo kaj rivero. Körmend troviĝas 8, Őriszentpéter 22, Vasvár 25, Szentgotthárd 27, Zalaegerszeg 30 km-ojn.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de Hungaroj kaj omaĝe al Reĝo Stefano la 1-a (Hungario)
- sonorilostablo