Partio de Laboro (Litovio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Darbo Partija)
Tiu ĉi artikolo temas pri la "Partio de Laboro" - Darbo partija en Litovio. Pri la en Esperanto samnoma "Partio de Laboro" - Partij van de Arbeid - en Nederlando vidu apartan artikolon.
Partio de Laboro
emblemo
partio
Komenco 2003 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

socialliberalismopopolismo

Fondinto(j) Viktor Uspaskiĥ vd
Ĉefestro(j) Viktor Uspaskiĥ vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La organizaĵo Darbo partija (DP, en Esperanto "Partio de Laboro") estas politika partio en Litovio.

Ĝi fondiĝis dum la jaro 2003 fare de la en Rusio naskiĝinta milionulo Viktor Uspaskiĥ. Okaze de la balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 2004, la unua baloto en kiu kandidatiĝis la partio, ĝi tuj ricevis 30,2 procentojn de la voĉoj kaj per 5 parlamentanoj ekreprezidentiĝis en la interŝtata parlamento - estante la plej forta litovia partio tie. En la parlamento, la partio aliĝis al la frakcio Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo. Krome ĝi iĝis membro de la samjare fondita Eŭropa Demokratia Partio.

Dum la parlamentaj balotoj por la nacia parlamento Seimas la 10-an de oktobro 2004 la partio ricevis 28,4 procentojn de la voĉoj kaj sekve disponis 39 el la 141 parlamentaj seĝoj.

Komence de majo 2006 pro kreskantaj plendoj pri malklaraĵoj en la financa administrado de la partio ekbolis ribelo de multnombraj partianoj kontraŭ la fondinto kaj aŭtoritata prezidanto de la partio. Sub gvido de Viktoras Muntianas, unu el la fondomembroj de la partio, sekve 8 parlamentanoj malaliĝis el la frakcio kaj fondis la frakcion Pilietinės demokratijos partija ("Civitana Demokratia Partio"). Sume ĝis somer 2007 17 el la komence 41 parlamentanoj forlasis la frakcion (sume 9 al la Civitana Partio, 4 al la Socialdemokratoj, 2 zur Kamparana Popola Unio de Litovio, 1 al la sendependa frakcio kaj 1 al la liberaldemokratoj).

Mallongan tempon poste Viktor Uspaskiĥ rezignis pri la partia prezidanteco favore al la vicprezidantino Lorėta Graužinienė, kiu komisie gvidis la partion ĝis novaj prezidantaj elektoj la 26-an de aŭgusto 2006. Kęstutis Daukšys elektiĝis nova partia prezidanto.

Laŭ propraj indikoj la partio laŭ la stato de aŭtuno 2008 havas pli ol 13.000 membrojn.

Dum la komunuma baloto la 25-an de februaro 2007 la partio atingis 7,16 procentojn de la voĉoj kaj 111 seĝojn en la komunumaj parlamentoj. Per tiu rezulto ĝi estis la sesa plej potenca partio de la lando. Dum la parlamenta baloto en Litovio la 12-an de oktobro 2008 ĝi - laŭ provizora rezulto - en koalicio kun partio kun nomo "Junularo" atingis 9,03 procentojn de la voĉoj kaj 8 parlamentajn seĝojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]