Darda lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La darda lingvaro estas subgrupo de la hindarja lingvaro, kiuj kune kun la irana kaj nuristana lingvaro apartenas al la hindirana lingvaro, unuaranga branĉo de la hindeuropa lingvaro.

La pli-malpli 25 dardaj lingvoj estas parolataj fare de proksimume 6 milionoj da homoj en la regiono de la alta montaro Hindukuŝo de Pakistano kaj Afganio, kaj en la barata kaj pakistana partoj de la regiono Kaŝmiro.

La senkonkurence plej granda darda lingvo estas la kaŝmira lingvo, kiu havas 4,6 milionojn da parolantoj kaj estas la sola darda lingvo kun literatura tradicio. Kiel la nomo indikas, ĝi parolatas aparte en la regiono Kaŝmiro. Pliaj signifaj dardaj lingvoj en Pakistano estas la ŝinaa lingvo kun 500.000 parolantoj en la regiono Gilgit, la ĥovara lingvo kun 220.000 parolantoj en la regiono Ĉitral, la indus-kohistana lingvo kun same 220.000 parolantoj en la regiono Kohistano kaj la paŝaja lingvo kun 110.000 parolantoj en la provinco Kunaro.

La kalaŝa lingvo (endonimo kalashamon) estas lingvo kiu apartenas al la hindarja lingvara subgrupo de la darda lingvaro, parolata en la distrikto de Chitral en la provinco de Ĥajber-Paŝtulando en Pakistano, de ĉirkaŭ 5 000 personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]