Dareen Tatour

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dareen Tatour
Persona informo
Naskonomo دارين طاطور
Naskiĝo 16-an de aprilo 1982 (1982-04-16) (41-jaraĝa)
en Reineh
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Israelo vd
Profesio
Okupo poeto • fotistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dareen TATOUR (arabe: دارين طاطور; naskiĝis la 16-an de aprilo 1982 en Rejna, Galileo) estas arablingva poetino, fotisto, kaj islamana palestina civitano de Israelo. En majo 2018, post multjara hejmaresto, ŝi estis juĝita kulpa pri incito de perforto kaj subteno de terorista organizo pro du afiŝoj en Facebook kaj unu poemo kaj estis kondamnita al ses monatoj en malliberejo, kion forte kondamnis la PEN-klubo internacia kaj aliaj homrajtaj organizoj. Ŝi pasigis 42 tagojn en prizono kaj frue liberiĝis la 20-an de septembro 2018.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Tatour, kiu studis programarinĝenieradon, komunikadon kaj kinon, fotografiis kaj kombinis poezion kun filmado. Ŝi prezentis siajn verkojn en ekspozicio en Nazareto. La poemoj de Tatour plejparte temas pri rompo de la konspiro de silento ĉirkaŭ la suferado de palestinaj virinoj. En 2010 eldoniĝis poemaro ŝia kun la nomo La Fina Invado. En 2017 ŝiaj poemoj aperis en anglalingva poema antologio kun la nomo "Herbero: nova palestina poezio" (angle "A Blade of Grass: New Palestinian Poetry"), kiu enhavas diversajn tradukitajn poemojn de Tatour.

Tatour legis siajn poemojn en diversaj publikaj eventoj, inkluzive por la internacia tago de virinoj en Nazareto kaj evento por memori la masakron de Kafr Kassem.

Aresto, proceso kaj malliberigo[redakti | redakti fonton]

La 11-an de oktobro 2015 Dareen Tatour arestiĝis de israelaj policanoj en sia hejmo, kiu aliris tien post vido de afiŝo en Facebook, kiu diris, "Mi estos la sekva martiro." Post konkludo, ke ŝi ne intencis fari krimon, ili tamen traserĉis ŝian hejmon kaj trovis poemon en ŝia komputilo nome "Rezistu ilin, mia popolo," arestis ŝin kaj akuzis ŝin pri incito de perforto.

Dum tri jaroj ŝi estis limigita al la hejmo kaj ne rajtigita uzi la interreton. En 2017 kaj frua 2018 oni procesis ŝin. La akuzantoj dependis de tri eroj de evidenteco: la afiŝo nomanta ŝin la "sekva martiro," la poemo, kaj unu kunhavigo en Facebook de afiŝo de islamista grupo. La poemon tradukis policisto sen iu ajn literatura scio nek sperto kiel tradukisto. La defendaj advokatoj invitis profesian tradukiston atesti, kaj la akuzantoj denuncis tiun kiel "biashavan." Literaturaj profesoroj atestis, ke multe pli perfortaj poemoj de judoj estis tolerataj kaj de imperia Rusio kaj de la brita mandato Palestino.

En majo 2018 ŝi estis juĝita kulpa pri incito de perforto kaj subteno de terorista organizo. En julio 2018 juĝisto kondamnis ŝin al ses monatoj en prizono.

Apelacio kaj parta nuligo[redakti | redakti fonton]

Post sia liberiĝo, Tatour sukcese apelaciis la juĝon, ke ŝia poemo estis incito de perforto. Ŝiaj aliaj kondamnoj, pri afiŝoj en Facebook, tamen restas. La israela registaro apelacias por restarigi la kondamnon pri la poemo.[1]

Reagoj[redakti | redakti fonton]

En junio 2016 en Tel-Avivo okazis manifestacio kontraŭ la malliberigo da Tatour, kie legis ĉirkaŭ 20 poetoj, verkistoj kaj tradukistoj. Similaj manifestacioj okazis en Ĥajfa kaj solidareca evento okazis ankaŭ en Jaffa. Ĵurnalaj artikoloj kaj reklamoj alvokis ŝian liberigon. La verkisto Sami Michael verkis pri ŝia aresto, ke ĝi estis "esprimo de la senpoveco kaj kultura fiasko de socio, kiu ne kapalas defendi sin sed povas silentigi." La poeto Lilach Weber verkis poemon honore al ŝi.

En septembro 2016 la PEN-klubo internacia faris komunikon, laŭ kiu la organizo konvinkiĝis, ke Tator estis celita pro sia poezio kaj sia politika aktivado kaj alvokis ŝian tujan liberigon kaj la nuligon de ĉiuj akuzoj kontraŭ ŝi. La organizo dediĉis al ŝi "Internacian Tradukotagon" kaj tradukis la kanton "Poeto malantaŭ la bariloj" en 13 lingvojn. Ĉirkaŭ 300 personoj petis la liberigon de Tator kun la devizo "Poezio ne estas krimo", inter ili Noam Chomsky, Alice Walker, Claudia Rankine, Dave Eggers, Jacqueline Woodson (Jacqueline Woodson) kaj dek Pulitzer-gajnintoj, inkluzive de Naomi Klein kaj Kathryn Schulz.

En oktobro 2016, unu jaron post ŝia aresto, subskribis peton por ŝia liberigo pli ol 180 poetoj, verkistoj kaj intelektuloj, inkluzive de kvar Israel-premiitoj: AB Yehoshua, Tuvia Rivner, Avishai Margalit kaj Shimon Sandbank. La komuniko diris: "Ĉi tiu situacio, kie la poeto estis arestita kaj procesita por verki poemon, kontraŭas la principojn de demokratio, liberesprimo kaj arta kreivo ... la konduto al Tatour reflektas politikon de severa diskriminacio rilate al libereco de esprimo de la civitanoj de Israelo kaj la palestinaj araboj. La provo prezenti politikan proteston kiel krimon malhelpas la eblon de sincera dialogo kaj intencas bloki ajnan kanalon de dialogo inter judoj kaj araboj en la lando."

Post kiam oni juĝis ŝin kulpa en 2018, PEN diris en komuniko, "Dareen Tatour estis kondamnita pro tio, kion faras la verkistoj ĉiutage - ni uzas niajn vortojn por pace kontraŭstari la maljustecon."

Aliaj organizoj, kiuj esprimis subtenon kaj solidarecon kun Tatour, inkludas la Koalicion de Virinoj por la Paco, Jewish Voice for Peace, Adalah-NY, la partion Balad kaj la Ĝeneralan Federacion de Palestinaj Verkistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo דארין טאטור en la hebrea Vikipedio.