Darijo Srna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darijo Srna

Darijo Srna estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  1-an de majo 1982(nun 1982-05-01) en Metković, do nun estas 41-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la ukrainia klubo Ŝaĥtar Donecko - antaŭe li en 1999–2003 estis profesia futbalisto de la klubo Hajduk Split, kaj jam de tiam profesias en la ukrainia klubo. Antaŭ la plenkreskiĝo, li membris en junulaj teamoj de la kluboj GOŠK Gabela, Neretva kaj Hajduk Split.

Krome Darijo Srna ekde la jaro 2002 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post kiam li jam partoprenis ankaŭ la matĉojn pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004, Futbala Mondpokalo 2006 kaj Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008.


Ŝablono:Ĝermo kroata futbalisto