Dario Castello

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dario Castello (* ĉ. 1590; † post 1630?), estis itala komponisto kaj violonisto de la frua barokepoko, kiu verkis kaj publikis en Venecio. Li estis disĉiplo de la Venecia Skolo kaj ludis iom gravan rolon je la transformado de la instrumenta kanzono en la sonaton.

Biografiaj detaloj

Preskaŭ ne iu informo ekzistas pri Castello, nek pri la naskiĝjaro nek pri la mortodato. Kelkaj aŭtoroj datas lian mortojaron je 1630 dum granda pestepidemio, ĉar neniu publikaĵo lia aperas post tiu tempo. Oni scias, ke en 1625 li estis kapelmaĵstro ĉe Sankta Marko en Venecio y kaj ke li ankaŭ rilatis kun Claudio Monteverdi. Castello uzas la „stile concitato“ [ekscitita stilo] kun rapide ripetataj notofiguroj, kio aldone sugestas stilan proksimecon al Monteverdi.

La titolpaĝo de lia unua presita verkokolekto de 1629 Sonate Concertate nomas lin Capo di Compagnia de Musichi d'Instrumenti da fiato in Venetia. En la dua kolekto li estas menciita kiel Musico Della Serenissima Signoria di Venetia in S.Marco, & Capo di Compagnia de Instrumenti.

Graveco

Entute 29 el siaj verkoj estas konataj. Lia muziko estas inventema kaj teknike postulema. Li skribis du volumojn de sonatoj, en kiuj respeguliĝas nova gusto por la virtuozeco. Strikte ellaboritaj polifonaj partoj alternas kun dramecaj recitativoj super baso kontinua kongrue al la titolo de siaj publikaĵoj "in stile moderno" [en stilo moderna]; tamen li ankaŭ aplikas la kanzonan teknikon kun mallongaj partoj de ege kontrasta strukturo kaj prefere viglaj ol lirikaj melodilinioj. Nekutime por tiu ĉi tempo estas, ke Castello ofte difinas la instrumentojn por ĉiu voĉo kaj postulas klarionojn, violonojn kaj dolĉianojn. Ĉ. 1650 parto de liaj verkoj estis nove presitaj, kio atestas la influon de Castello eĉ post lia morto.

Verkoj

  • Sonate Concertate in Stil Moderno, Libro I, Venecio, 1621
  • Sonate Concertate in Stil Moderno, Libro II, Venecio, 1629
  • Moteto Exultate Deo (1625 kaj 1636)
  • Il Magni (1629)

Partituroj

Liaj verkoj aperis ĉe "Orpeus Edizioni" kaj la sonatoj kiel interretaj partituroj ĉe Icking-Archiv.

Literaturo

  • Eleanor Selfridge-Field, Dario Castello: A Non-Existent Biography, Music and Letters, LIII/2 (1972)
  • Eleanor Selfridge-Field: Venetian Instrumental Music from Gabrieli to Vivaldi, 3rd edn. Mineola NY: Dover Publications, Inc., 1994, ISBN 0486281515

Surbendigaĵoj

  • The Floating City, His Majesty's Sagbutts and Cornetts, Hyperion CDA67013.
  • Viaggio Musicale, Il Giardino Armonico, Teldec 8573825362.