Dario la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dario la Granda)
Dario la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 5-a jarcento a.Kr.
en Persio
Morto
en Babilono
Tombo Nakŝ-e Rustam vd
Religio Zaratuŝtrismo vd
Ŝtataneco Aĥemenida Imperio vd
Familio
Dinastio Aĥemenida dinastio vd
Patro Artaĥŝaŝt vd
Patrino Cosmartidene vd
Gefratoj Parysatis • Kserkso la 2-a • Arsites • Sogdiano vd
Edz(in)o Parysatis vd
Infanoj Ostanes • Artaĥŝaŝt la 2-aCiro la Juna • Amestris vd
Profesio
Okupo monarkoŜaho vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dario la 2-a regis la Persan imperion de jaro 423 a.K. ĝis 404 a.K.. Li estis de Aĥemenida dinastio.

Dario la 2-a , nomita origine Oko kaj ofte per la kromnomo Noto (eble el la latina nothus, "suda vento", aŭ noto, "nodeto", "tumoro", en la senco de "parvenuo", "bastardo"), estis reĝo de Persio praktike post Artakserkso la 1-a.

Artakserkso, mortis malmulte post la 24a de decembro de 424 a.K., kaj sekvis lia filo Kserkso la 2-a. Post monato kaj duono Kserkso estis mortigita de sia frato Sogdiano. Ilia bastarda frato, Oko, satrapo de Hirkanio, ribeliĝis kontraŭ Sogdiano helpe de la eŭnuko Artoksaro, Arbario, la komandanto de la kavalerio, kaj Arsames, satrapo de Egipto. Post mallonga lukto, Oko mortigis Sogdianon, kaj poste venkis super la klopodo perfidi fare de sia frato Arsites.

Oko adoptis la nomon de Dario. Nur en pli postaj tekstoj (de la historiisto Paŭzano) li ricevas la nomon de Noto ("la suda vento" aŭ "la parvenuo"; "la bastardo"). Nek Kserkso la 2-a nek Sogdiano estas registritaj en la multnombraj babilonaj tabuletoj de Nippur, en kiuj la reĝado de Dario la 2-a sekvas tuje tiun de Artakserkso la 1-a.

De la reĝado de Dario oni scias malmulte, nur ke li estis tre dependa el la edzino Parisatido. En la unuaj jaroj de lia reĝado, li devis alfrunti la ribelon de la satrapo Pisutnes kaj la konspiro de la eŭnuko Artoksaro. Ribelo de la medoj en la jaro 409 a.K. estas menciita de Ksenofono. En la tekstoj de Ktesio oni registras kelkajn insurekciojn de la haremo, en kiuj li gajnis parton de sia malbona reputacio.

Li ne intervenis en grekaj aferoj, eĉ ne kiam la atenanoj apogis en 413 a.K. la ribelan Amorĥon en Karia, eĉ ne kiam la atena povo estis rompita la saman jaron ĉe Sirakuzo.

Li ordonis al siaj satrapoj de Malgrand-Azio, Tisafernes kaj Farnabazo, prokrastrigi la sendon de impostoj de la grekaj popoloj, kaj tiele ekmiliti kontraŭ Ateno, por tiu celo li aliancanis kun Esparta. En 408 a.K. li sendis sian filon Ciro la Juna al Malgrand-Azio, por daŭrigi la militon pli akre. En 404 a.K. Dario la 2-a mortiĝis, post reĝado de dek naŭ jaroj kaj sekvis lin Artaĥŝaŝt la 2-a.

Antaŭanto:
Sogdiano

Reĝo de Persio
423 aK-404 aK

Sekvanto:
Artaĥŝaŝt la 2-a

Faraono
Dinastio XXVII