Dariusz Szwed
El Vikipedio
Dariusz SZWED (naskiĝis la 25-an de aprilo 1967 en Krakovo) estas pola politikisto, ekonomikisto, unu el la fondintoj kaj ekde novembro 2004 ĝis decembro 2011 kunprezidanto de la pola verda partio Verduloj 2004.
Szwed estas kunlaboranto de la Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco ĉe la Eŭropa Parlamento kaj delegito de la Verduloj 2004 en la Eŭropa Verda Partio.
Dariusz Szwed finstudis internaciajn ekonomiajn rilatojn ĉe la Ekonomia Akademio en Krakovo kaj ekonomian bazon de la ekologia politiko ĉe la Universitato de Varsovio.