Darling (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Darling)
Darling (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 472 km
Fluo
Geografio
Landoj Aŭstralio
Regionoj Novsudkimrio
vdr
Malsupra fluo de la rivero Darling.
La rivero Darling estas ĉefa alfluanto al la baseno de Murray-Darling.

La rivero Darling estas la tria plej longa rivero en Aŭstralio, 1472 km el sia ekfluo en norda Novsudkimrio al sia kunfluo kun la rivero Murray ĉe Wentworth, Novsudkimrio. Inkludante ties plej longaj apudaj alfluantoj ĝi estas 2844 km longa, kio faras ĝin la plej longa riversistemo en Aŭstralio.[1]

La rivero Darling estas la plej fama akvejo de la aridega areo de Aŭstralio nome "Outback".[2] La rivero Darling estas en povra ekologia sano, ĉar suferas el troa uzado de siaj akvoj, poluado pro troa uzado de pesticidoj kaj longdaŭra trosekeco. Dum kelkaj jaroj ĝi apenaŭ fluas. La rivero havas altan salenhavon kaj malpliiĝantan akvokvaliton. Pliiĝantaj pluvoj en ties akvokolektejo en 2010 plibonigis ties fluon, sed la riversano dependos el longdaŭra racia administrado.

Fluo[redakti | redakti fonton]

La tuta baseno de la riveroj Murray kaj Darling estas unu el plej grandaj en la mondo, drenas ĉion el Novsudkimrio okcidente de la Granda Disiganta Montaro, multe de norda Viktorio kaj suda Kvinslando kaj partoj de Suda Aŭstralio. Ties meandra fluejo estas trifoje pli longa ol la rekta distanco kiun ĝi trapasas.[3]

Multe de la lando kion la Darling trafluas estas ebenaĵoj kaj estas ĝenerale relative ebenaj, havante averaĝan deklivon de nur ĝuste 16 mm por kilometro.[4] Oficiale la Darling ekfluas inter Brewarrina kaj Bourke, ĉe al kunfluo de la riveroj Culgoa kaj Barwon.

Ĉefaj setlejoj laŭlonge de la rivero estas Brewarrina, Bourke, Louth, Tilpa, Wilcannia, Menindee, Pooncarie, kaj Wentworth. Wentworth estis la plej aktiva interna haveno en Aŭstralio fine de la 1880-aj jaroj.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Australia's) Longest Rivers. Geoscience Australia (16a oktobro 2008). Alirita 2009-02-16.
  2. 2,0 2,1 Sally Macmillan. "Darling River townships offer historic route", Queensland Newspapers, 24an januaro 2009. Kontrolita 30a oktobro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-12. Alirita 2012-01-14.
  3. Surface Water Resources. Murray Darling Basin Commission (29-a oktobro 2006). Alirita 31-a januaro 2011.
  4. The Darling River. Central Darling Shire Council. Arkivita el la originalo je 2011-02-15. Alirita 30-a oktobro 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-02-15. Alirita 2021-08-27.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]