Darodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
islamo
Darodoj
etno
somaloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Mapo de la regiono loĝata de la somaloj kun la diversaj klanoj; la darod-regionoj grize

La darodoj (somale nomata Daarood, parte ankaŭ Banu Dawud) estas klano de la somaloj. Ili konsistigas proksimume 20% de la loĝantaro de Somalio. Depende de la fontoj la darodoj aŭ la havijoj estas indikataj la plej granda klano de la somaloj.

Ili loĝas precipe en la nordoriento de Somalio en la regiono je la Korno de Afriko (Puntlando), en la etiopia Ogadeno kaj en Sudokcidenta Somalio kaj la allima Kenjo. Subklanoj de la darodoj estas

  • Harti
    • Dolbohanta (Dhulbahante)
    • Warsangeli
    • Majerteen
  • Ogadeni
  • Marehan
  • Awrtable
  • Leelkase.

La tradicio diras, ke la praavo de la darodoj estis la patriarko Sheikh Daarood Jabarti, kiu post la jaro 1000 edziĝis al la indiĝena patriarkfilino Doombira[1].

Konataj darodoj estas interalie la rezistbatalanto Muhammad ibn ʿAbd Allāh Hassān, Waris Dirie, Ayaan Hirsi Ali, la antaŭa somalia prezidento kaj diktatoro Siad Barre, la militĉefo Siad Hersi kaj la nuna transirprezidento Abdullahi Yusuf Ahmed.

Fontoj[redakti | redakti fonton]