Darsah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de Sokotra arkipelago kun insulo Darsah

Darsah estas insulo inter Sokotra kaj Somalio. Ĝi apartenas al Jemeno kaj havas areon 16 km². Tri insuloj, Abd al Kuri, Samhah kaj Darsah estas kune konataj kiel "La fratoj".

Biogeografie la insulo troviĝas en la Sahel-Sudana ekoprovinco de la Afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi situas en dezert-kserofitara ekoregiono : la Sokotraj kserofitaroj.

Koordinatoj: 12°06′N 53°16′E  /  12.1°N, 53.267°O / 12.1; 53.267 (Darsah)