Daruma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Daruma
Pluraj daruma-oj

Daruma (japane: 達磨, Bodhidharma) estas unu el la plej ŝatataj bonŝancohelpiloj en Japanio.

Ĝi estas el papermaĉaĵo kaj estas pezigita de peso por ke ĝi ne falu. Tiel li kuraĝigas starigon en ĉia situo. Oni ofte vendas ilin en budhismaj temploj. Sur daruma troviĝas japana skribosigno signifanta bonŝanco aŭ sukceso.

La figuro prezentas budhisman monaĥon kaj faman instruiston de la zen-budhismo, (Bodhidharmo). La figuro havas nek brakojn nek krurojn, ĉar la monaĥo laŭdire sidis medite dum 9 jaroj antaŭ rokmuro por atingi lumiĝon. Ĉar sidante medite brakoj kaj kruroj ne necesas, ili ne estas aldonita al la figuro. La monaĥo regis ŝajne ankaŭ jogon kaj diversajn luktoartojn kaj estis fondinto de la Ŝaolin-batalarto. Laŭ la legendo, Darumo endormiĝis dum la meditado, vekinte li tiom ĉagrenis pri tiu disciplinmanko, ke li fortranĉis siajn palpebrojn, tial la figuro havas grandegajn okulojn.

Daruma estas helpanto por realigi dezirojn. Unue oni kolorigas unu okulon. Viroj kolorigas la maldekstran okulon, virinoj la dekstran. La bonŝancohelpilo estu en iu loko, kie oni pasas ĉiutage. Kiam la deziro realiĝis oni kolorigas la alian okulon. Poste la figuro estos bruligita en templo.

Bibliografio

  • Henry Punsmann: Daruma, a Symbol of Good Luck. In: Asian Folklore Studies, Jg. 21, 1962. (PDF; 800 KB)

Eksteraj ligiloj