Darvina noturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Darvina noturo
Darvina noturo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Darvina noturo, ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1895
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Tinamoformaj Tinamiformes
Familio: Tinamedoj Tinamidae
Genro: Nothura
Specio: N. darwinii
Nothura darwinii
(G. R. Gray, 1825)[1]
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
subspecioj

N. d. darwinii
(G. R. Gray, 1867)[2]
N. d. peruviana
(Berlepsch & Stolzmann, 1906)[2]
N. d. agassizii (Bangs, 1910)[2]
N. d. boliviana
(Salvadori, 1895)[2]
N. d. salvadorii
(Hartert, 1909)[2]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Darvina noturo (Nothura darwinii) estas birdospecio de la familio de Tinamedoj troviĝanta komuna en altaltitudaj herbejoj en sudaj Andoj de Sudameriko.[3]

Etimologio

La nomo de la specio omaĝas Charles Darwin, la elstara angla naturalisto, por rememori lin.

Taksonomio

Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[4]

Subspecioj

Aspekto

La Darvina noturo estas proksimume 26 cm longa. Ĝi estas simila al la Makulnoturo sed pli rufeca kun pli larĝa strieco sube. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj striecaj je sablokolora, ties subaj partoj estas striecaj je helbruna kaj ĝi estas nigra ĉe brusto. Ties flankoj estas striecaj, kaj ties krono estas nigra kun sablokoloraj strioj, kaj ties gorĝo estas blanka.

Kutimaro

Kiel ĉe aliaj tinamoj, ankaŭ la Darvina noturo manĝas frukton falintajn sur la grundon aŭ el malaltaj arbustoj. Ili manĝas ankaŭ malgrandajn kvantojn de senvertebruloj, florburĝonoj, freŝaj folioj, semoj, kaj radikoj. La masklo kovas la ovojn kiuj povas veni el diferencaj inoj, kaj poste li mem zorgas la idojn ĝis ili pretas de si mem. La nesto estas situanta surgrunde en densa arbustaro inter altaj apogradikoj interplektitaj.[4]

Konservado

La IUCN klasigas tiun tinamon kiel Malplej Zorgiga,[5] kun loĝa teritorio de 1,100,000 km².[6]

Notoj

Ŝablono:Reflist

Referencoj

  • BirdLife International (2008(a)). "Darwin's Nothura - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Konsultita 12 Feb 2009.
  • Brands, Sheila (Aug 14 2008). "Systema Naturae 2000 / Classification, Nothura darwinii". Project: The Taxonomicon. Konsultita 12 Feb 2009.[dead link]
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Davies, S.J.J.F. (2003). "Tinamous". In Hutchins, Michael. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8 Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 57–59. ISBN 0-7876-5784-0.
  1. 1867, S. (2008)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Brand, S. (2008)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Clements, J. (2007)
  4. 4,0 4,1 Davies, S. J. J. F. (2003)
  5. BirdLife International (2012). Nothura darwiniiInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 16a Julio 2012.
  6. BirdLife International (2008)(a)