Darß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Darß
Duoninsulo
regiono [+]

LandoGermanio

Supermara altecom ü. NHN [+]
Koordinatoj54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo)54.41666666666712.533333333333Koordinatoj: 54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo)
- koordinatoj54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo)54.41666666666712.533333333333Koordinatoj: 54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo) [+]

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Darß (Tero)
Darß (Tero)

Darß (Germanio)
Darß (Germanio)
DEC

Map
Darß
Vikimedia Komunejo:  Darß [+]
vdr
situo de la duoninsulo Darß
duno en naturprotektita areo
okcidenta sabloplaĝa marbordo de la terkolo
norda kabo de la teritorio Darß vidata el 600-metra alteco

Darß [da:s] estas terkolo kaj nuna meza parto de duoninsulo ĉe la germania bordo de la Balta Maro inter la urboj Rostock kaj Stralsund. Ĝis la 14-a jarcento temis pri insulo: tiam la kreo de tajdofluaj fosaĵoj ligis la teritorion al la pli suda eksa insulo Fischland kaj tiun al la kontinenta parto de Germanio sude - ekestis duoninsulo "Fischland-Darß". En la 19-a jarcento plia tia fosaĵo ankaŭ ligis la pli orientan ĝistiaman insulon Zingst al la tereno Darß, tiel ke ekestis la nuna duoninsulo Fischland-Darß-Zingst, kiu dividas lagunaron nomatan "Darß-Zingster Boddenkette" sude de la maro norde.

Norde kaj okcidente la teritorio limiĝas per la Balta Maro, sude per la lagunoj "Saaler Bodden" kaj "Bodstedter Bodden", sudokcidente per la terkolo Fischland kaj oriente per la duoninsulo Zingst. Kaj inter nordo kaj sudo kaj inter oriento kaj okcidento la areo ampleksas dek ĝis dek du kilometrojn. La teritorio Darß amplekas la vilaĝojn Born auf dem Darß, Prerow, Wieck auf dem Darß kaj la vilaĝon Ahrenshoop de la komunumo Ahrenshoop: la sudaj komunumopartoj de Ahrenshoop, Althagen kaj Niehagen, tamen apartenas al la teritorio Fischland.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Darß devenas de la malnovslava vorto dračĭ por dorna arbusto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]