Das Dreimäderlhaus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Das Dreimäderlhaus estas kantoteatraĵo triakta de Henrik Berté. Ĉefa figuro de la opereto estas komponisto Franz Schubert, kies muzikon iomete priverkitan Berté bazigis al sia partituro. La libreton verkis Alfred Maria Willner kaj Heinz Reichert. Ĝi baziĝas sur la romano Schwammerl de Rudolf Hans Bartsch. La verko travivis sian unuan prezentadon la 15-an de januaro 1916 en Teatro Rajmundo je Vieno.

La Muziko[redakti | redakti fonton]

La verko konsistas el 15 numeroj kun ligaj dialogoj. Berté kunmetis la muziknumerojn el konataj verkoj de Franz Schubert, kiujn li iomete priverkis. La opereto do fakte estas pastiĉo. Berté instrumentis ĝin per du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumetoj, tri trombonoj, unu harpo, frapinstrumentoj kaj arĉinstrumentoj.

Filmadoj[redakti | redakti fonton]

La pecon filmis en 1918 Richard Oswald (Das Dreimäderlhaus) kaj en 1958 Ernst Marischka (ankaŭ sub la titolo Das Dreimäderlhaus).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]