Das Liebesmahl der Apostel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Das Liebesmahl der Apostel (eo: La amomanĝo de la apostoloj) estas verko laŭforme komparebla kun kantato por virĥoro kaj orkestro de Richard Wagner. Ĝi baziĝas sur biblia sceno el la Agoj de la Apostoloj kaj estas inter la malmultaj ĥorkomponaĵoj de Wagner la ununura eklezia.

La komponadon de la verko antaŭis la transloĝiĝo de Wagner de Parizo al Dresdeno en 1842. La 2-an de februaro 1843 Wagner fariĝis Reĝa Saksa Kortego-Kapelmajstro kaj sin deklaris preta transpreni je la granda kantofestivalo planita por julio en Dresdeno la postenon de la ĉefdirektisto de la virkanta asocio Dresdner Liedertafel. Wagner ricevis la mendon de komponaĵo de nova verko, kiu daŭru preskaŭ duonhoron kaj kiun prezentu ĉiuj saksaj virĥoroj. Sekve de tio Wagner interrompis sian komponadon de la opero Tannhäuser kaj verkis tekston surbaze de pasaĵo el la Agoj de la Apostoloj, kiu rakontas la okazintaĵojn de pentekosto ĉikrkaŭ la aperado de la Sankta Spirito. En printempo okazis la rapida muzikigo; kiel ensemblo Wagner destinis tri virĥorojn (pokaze TTBB), dek du apostolojn (12B), ĉieloĥoron (16T, 12Bar, 12B) same kiel grandan orkestron kun kvarobla lignoblovistaro, grandkvantan latunblovistaron inkluzive serpento, grandan arĉinstrumentistaron, kvar timbalojn kaj du harpojn. La 6-an de julio 1843 la verko estis unuafoje prezentata en la Frauenkirche en Dresdeno je kunagado de 1200 kantistoj kaj 100 orkestromuzikistoj.

La publiko entuziasme akceptis la verkon, kiun sekvatempe la eldonejoj Breitkopf & Härtel kaj Novello plurfoje eldonis. Kvankam la peco sin tenis en la repertuaro de multaj germanaj virkantaj asocioj, Wagner mem ne aparte ĝojis pri la unua prezentado de la verko, pli malfrue li parolis nur malestime pri la verko kaj ne plu prezentis ĝin mem. De la Dresdner Liedertafel li liberiĝis, fordonante la direktadon al sia amiko Ferdinand Hiller.

Menciindas kiel rimarkinda efekto la malfruiĝanta uzo de la orkestro. La unuajn 25 minutojn la ĥoroj fakte kantas senakompane (nur akompanate de la du harpoj), ĝis kiam la orkestro komencas je apero de la Sankta Spirito. La enigman efikon de la ĥoroj, lokitaj plurfoje en la alto de la preĝejo ĝis en la kupolo sur diversajn balkonojn kaj parte nevideble poziciitaj, Wagner pli malfrue provis celi denove en Parsifal.

Eksteraj ligiloj