Das Paradies und die Peri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Das Paradies und die Peri (La paradizo kaj la perio), op.50, estas profana oratorio de Robert Schumann. Ĝi ekestis inter februaro kaj junio 1843 kaj estis unuafoje prezentata la 4-an de decembro 1843 en Lepsiko.

Ensemblo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

Soloistoj (soprano, mezsoprano, aldo, tenoro kaj baso), okvoĉa miksita ĥoro kaj orkestro. Triparta subdivido kun entute 26 numeroj. Prezentodaŭro ĉ. 90 minutoj.

Libreto[redakti | redakti fonton]

Emil Flechsig kaj Schumann tradukis la tekston laŭ la orientumo-epopeo Lalla Rookh de Thomas Moore kaj prilaboris ĝin kiel libreto. Schumann konus la rakonton de Moore jam kiel infano, ĉar en 1822 germana traduko aperis el la eldonejo de lia patro. Laŭ instigo de la amiko de Schumann, Flechsig, la oratoria teksto ekestis ekde 1841 kaj estis pretigita la 6-an de januaro 1842. Schumann nomis la verkon komence "poeziaĵo" kaj ne oratorio, por emfazi la novspececon de la kompozicia strukturo.

Agado[redakti | redakti fonton]

La perio (persa por elfino, filino de falinta anĝelo kaj de mortidevulino, provas eniri la paradizon, el kiu ŝi estas elfermita pro sia malpura deveno. Ŝiajn unuajn du oferdonaĵojn - la sango de brava, juna militisto kaj la lasta ĝemo de virgulino mortanta en la brakoj de ŝia amato, forprenita de la pesto - la ĉiela gardisto ne aprobas. Nur per la larmoj de pentema krimulo dum rigardado de preĝanta knabo la perio finfine atingas la celon.

Historio de akceptado[redakti | redakti fonton]

La teksto eble plaĉis al la samtempuloj de Schumann plejparte pro ties romantika kaj orientuma etoso same kiel pro la penso de individua saviĝo. La unua prezentado estis decida sukceso por Schumann; ĝis 1855 la verko travivis kvindek prezentadojn.

Per transinterpretado kaj adaptado de la teksto la verko estis misuzita en 1914 kiel "muziko por la soleno pro mortintoj el niaj heroaroj" („sango de brava, juna militisto“). Ankaŭ en ĉi tiu senco ĝi estis prezentata pro voko de la Regna Muzikĉambro en versio prilaborita de Max Gebhard, kiu metis la temon de la pentemo al la komenco kaj tiu de la ofermorto al la fino por alcelado de heroa defio, en 1943 sub direktado de Kurt Barth ĉe la oficialaj Schumann-solenaĵoj en Zwickau, la naskiĝurbo de Schumann, kaj politike transinterpretata per akompanaj prelegoj. Post tiam dum jardekoj preskaŭ ne ludata, la oratorio nuntempe estas pli kaj pli ofte kaj de elstaraj dirigentoj kiel Nikolaus Harnoncourt (i.a. Vieno, marton 2008) aŭ Simon Rattle (Berlino, februaron 2009) prezentata.

Okaze de la 8-a Schumann-festivalo en 2004 dancisto kaj koreografo Gregor Seyffert kaj artisto Gottfried Helnwein realigis multkomunikile la oratorion. Temis je tio pri scena realigo, kiu enigis kaj la ĥoron de la Urba Muzikasocio Duseldorfo, la Duseldorfajn Simfoniistojn, dancistojn, aktorojn kaj ekvilibristojn. La koncerthalo estis tiamaniere ŝanĝita per granda instalaĵo, ke krom 16 metrojn larĝa videoekrano kaj lumarkitekturo estis kreitaj ludareoj sur pluraj niveloj. La koreografia rendimento moviĝis inter "tero" kaj "ĉielo", kiu estis simboligita per luma ringo, kiu estis instalita en la kupolo de la halo. La unua prezentado okazis en la Tonhalo je Duseldorfo la 9-an de julio 2004, Gregor Seyffert dancis la partion de la Peri, dirigento estis John Fiore.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]