Das Wachsfigurenkabinett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Das Wachsfigurenkabinett
filmo
Produktadlando Germanio
Originala lingvo Muta filmo (germanaj subtekstoj)
Kina aperdato 13-a de novembro 1924
Ĝenro Ekspresionisma/Horora
Kameraado Helmar Lerski
Reĝisoro(j) Paul Leni
Produktisto(j) Alexander Kwartiroff
Scenaro Henrik Galeen
Filmita en Germanio
Ĉefrolantoj Werner Krauss
Conrad Veidt
Emil Jannings
William Dieterle
IMDb
vdr

Das Wachsfigurenkabinett (esperante "La vaksfigur-kabineto") estas fantazia kaj horora muta filmo aperinta en 1924 kaj reĝisorita de Paul Leni. La filmo temas pri verkisto, kiu akceptas postenon proponitan de la proprietulo de vaksmuzeo : li verku serion da artikoloj pri la ekspozicioj de la kalifo de Bagdado (Emil Jannings), Ivano la Terura (Conrad Veidt) kaj Ĵakvo la Buĉisto (Werner Krauss) en la muzeo, cele al pli multaj vizitantoj.

Kvankam Das Wachsfigurenkabinett estas plejofte rigardata kiel horora filmo, ĝi fakte estas tre diversa kaj multĝenra, kaj enhavas ekzemple partojn de fantazia aventuro kaj historia dokumento. La filmo estis la lasta verko de Paul Leni antaŭ lia elmigro al Usono, kie li poste filmis The Cat and the Canary (1927).