Datuma analitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Datuma analitiko estas procezo de konsiderado de datumoj por ekstrakti utilan informon kaj ellabori konkludojn. Datuma analitiko estas proksime rilatanta al datuma minado, sed datuma minado strebas al fokuso sur pli grandaj datumaroj, kun malpli granda emfazo je inferenco, kaj ofte uzas datumojn, kiuj estis originale kolektitaj por malsama celo. En statistikaj aplikoj, oni dividas datuman analitikon je priskriba statistiko, esplora datuma analitiko (EDA) kaj konfirma datuma analitiko (KDA, CDA). La EDA okupiĝas pri esploro de novaj esprimiloj en la datumoj, kaj KDA okupiĝas pri konfirmado kaj malkonfirmado de jam ekzistantaj hipotezoj.

La termino datuma analitiko estas ankaŭ uzita kiel sinonimo de datuma modelado, kiu estas nerilatanta al la datuma analitiko en senco de ĉi tiu artikolo.

Datuma analitiko havas malsamajn aspektojn, kaj eble malsamajn nomojn, en malsamaj terenoj.

Nuklea kaj partikla fiziko[redakti | redakti fonton]

En nuklea kaj partikla fiziko la datumoj kutime deveni de la eksperimenta aparato - partiklo detektilo tra datuma akirada sistemo. Poste estas farata datumreduktado, kiu ofte estas bazita sur preno nur de okazoj kiam estas koincido de signaloj de pluraj partiklaj detektiloj.

Ofte estas malfacile kompari rekte la teoriajn modelojn kun la rezultoj de la eksperimentoj. Tiam la teoriaj modeloj estas uzataj anstataŭe kiel enigo por montekarla simulada programaro, kiu antaŭdiras la respondon de la detektilo por certa teoria evento, produktante simulistajn eventojn, kiuj estas tiam komparataj al la eksperimentaj datumoj.

Vidu ankaŭ en komputa fiziko.

Komputiko[redakti | redakti fonton]

Speciala okazo estas la datuma analitiko en komputila kontrolado.

Sociaj sciencoj[redakti | redakti fonton]

Kvaliteca datuma analitiko (KDA, QDA) aŭ kvaliteca esploro estas la analitiko de ne-ciferecaj datumoj, ekzemple vortoj, fotoj, observadoj.

Negoco[redakti | redakti fonton]

En negoco, datuma analitiko estas uzata en negoca inteligenteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]