Datumprilaboro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Datuma procesado)

La termino datumprilaboro, aŭ datumtraktado, priskribas laŭsisteman traktadon, aŭ prilaboradon de datumoj, celantan akiri novajn informojn pri tiuj datumoj aŭ ŝanĝi ilin.

Datumoj tiucele estas registrataj kaj grupigataj en datumaroj, prilaborataj per difinita algoritmo pere de homoj aŭ de maŝinoj, kaj la rezulto iumaniere fiksiĝas. Sistema datumprilaboro estas la bazo de la modernaj statistiko, komerco, tekniko, ekonomio kaj administrado.

Permana datumprilaboro[redakti | redakti fonton]

Jam en la antikva epoko evoluiĝis kalkulaj teknikoj kaj metodoj por pli efika trakto de administraj taskoj. Ekzemploj estas ĉizaĵobastonoj, kojnoskriboj kaj notoj sur argiltabuletoj, sed ankaŭ la nodoskribo kipuo en centra Ameriko. La progreso de burokratio gvidis al dokumentoj (ekzemple aliĝiloj, enketiloj, mendiloj, liveriloj) kiuj en difinita maniero tabele ebligis registron, stokon kaj pludonon de certaj informoj, kaj ekzemple ebligis la administradon de financoj per kontoj.

Permaŝina datumprilaboro[redakti | redakti fonton]

klavara kartotruilo laŭ Herman Hollerith, kia ĝi uziĝis en la usona censo de la jaro 1880

Kiel pioniro de la elektromekanika datumprilaboro konsideratas la usonano Herman Hollerith, filo de germandevenaj enmigrintoj, kiu evoluigis la uzon de trukartoj, por trakti la grandajn datumokvantojn de la usona censo de la jaro 1880. Tiucele evoluiĝis pluraj specoj de maŝinoj: unue datumtabeligiloj, trukartordigiloj kaj kartotruiloj, poste ankaŭ trukartomiksiloj, kaj la koncernaj teknikaj procezoj estis pli kaj pli perfektigitaj. La ideo estis, ke difinitajn informojn prezentu certaj truoj en iu parto de normigita karto. Kvankam tiu sistemo havis la avantaĝon aŭtomate kaj tial pli rapide prilabori datumojn, ĝi samtempe havis la sekvajn malavantaĝojn:

  • La konserveblaj datumoj limiĝis per la nombro de kolumnoj de la karto, kutime 80,
  • plue la uzo limiĝis per la devige fiksa pozicio de la trulokoj kaj rezulte
  • ankaŭ per la ekzakte difinita nombro de trulokoj kartaj.

La evoluigo de modernaj komputiloj en la dua duono de la 20-a jarcento eksplodigis la utiligeblon de datumprilaboro kaj kaŭzis ĝian profundan enradikiĝon en ĉiuj flankoj de la moderna socia vivo.