Datumstrukturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Datumstrukturo estas programpeco, ebliganta konservi kaj prilabori aron da samtipaj aŭ logike interrilataj datumoj en komputil(ar)o. Por aldono, forigo, atingo aŭ ŝanĝado de la komponantaj datumoj la datumstrukturo disponigas aron da funkcioj aŭ operacioj.

Internacie la terminoj respondaj al la angla data structure povas havi plurajn parencajn, tamen ja malsamajn signifojn, interalie:

  1. Abstrakta datumtipo
  2. Konkreta realigo de iu abstrakta datumtipo (rekomendinda signifo)
  3. Ekzemplero de malsimpla datumo, ekz-e iu individua ligillisto.

Kroma komplikaĵo estas la tradicia misuzo de la tre ĝenerala vorto angle structure por la speciala nocio rikordo en C kaj ties posteuloj.

Datumstrukturojn oni konstruas el bazaj datumtipoj kaj iliaj operacioj en la uzata programlingvo.

Multaj gravaj datumstrukturoj disponeblas en programlingvaj bibliotekoj aŭ estas enkonstruitaj en programlingvon mem. Ekz-e la datumstrukturo «hakettabelo» estas enkonstruita en la programlingvojn Lua, Perl, Python, Ruby, Tcl k.a.

La bazaj konstruaj blokoj por pliparto da datumstrukturoj inkludas masivajn tabelojn, rikordojn, referencojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]