Daura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daura)
Saltu al: navigado, serĉo
Daura lingvo
Parolata en Ĉinio: Interna Mongolio, distrikto Hailar; Hejlongĝjango, prefektejo Ĉiĉiharo; Ŝinĝjango, prefektejo Taĉengo
Parolantoj 96 085 (stato de 1999)
Lingvistika klasifiko
altaja

 mongola
  daura

Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 dta
v  d  r
Information icon.svg

La daura lingvo estas lingvo unuavice parolata de la etno dauroj en nordorienta Azio. Ĝi apartenas al la mongola lingvaro.

Disdivido[redakti | redakti fonton]

La daura estas mongola lingvo konsistanta el kvar dialektoj: du dialektoj de la "amura daura" ĉe la okcidenta bordo de la rivero Nonni de regiono sude de la urbo Ĉiĉiharo ĝis la daura aŭtonoma areo Morin Daŭa (莫力達瓦達斡爾族自治旗 / 莫力达瓦达斡尔族自治旗, Mòlì Dáwǎ Dáwò'ěrzú Zìzhìqí) en Hulun Buir, parto de la aŭtonoma regiono Interna Mongolio de Ĉinio, kaj du dialektoj de la "hailara daura", en la distrikto Hailar de Interna Mongolio kaj proksime de Taĉeng en Ŝinĝjango, kien la prapatroj de tiuj dauroj estis translokigitaj dum la dinastio Qing.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La daura estas mongola lingvo. Ne ekzistas skriba normo, kvankam ortografio baziĝinta je pinjino estas rekomendata fare de la daura klerulo Merden Enhebatu. Multaj dauroj uzas mongolan aŭ ĉinan skribon, ĉar plaj multaj parolandoj de la daura ankaŭ konas tiujn lingvojn.

Fonologio[redakti | redakti fonton]

La fonologio de la daura estas aparta en tio ke iuj dialektoj evoluigis grupon de labialigitaj konsonantoj (ekzemple /sʷar/ 'muso' kontraŭe al /sar/ 'luno')[1], dum ĝi dividas palataligitajn konsonantojn[2] kun multaj dialektoj de la mongola lingvo, dum tiaj konsonantoj ne kutimas en la plej multaj aliaj membroj de la mongola lingvaro. Ĝi ankaŭ havas la sonon /f/, kiu estas tamen limigita ke fremdaj vortoj.[3] Vortfinaj mallongaj vokaloj malaperis[4] kaj historie mallongvaj vokaloj en nevortkomencaj silaboj perdis foneman statuson.[5] La daura estas la sola membro el la mongola lingvaro kiu dividas tiun evoluon kun la mongola lingvo. Pro kunfandiĝo de /ɔ/ kaj /ʊ/ kun /o/ kaj /u/, vokalharmonio perdiĝis.[6]

Konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Labialaj Dentalaj Alveolaraj Palatalaj Velaraj
senvoĉa plozivo p t k
voĉa plozivo b d g
senvoĉa afrikato ch [ĉ]
voĉa afrikato j [ĝ]
senvoĉa frikativo s sh [ŝ] x [ĥ]
Nazalo m n, ñ [nj]
Lateralo l
Trilo r
Duonvokalo w [ŭ] y [j]

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Personaj pronomoj[redakti | redakti fonton]

Singularo Pluralo
Kazo 1-a persono 2-a persono 3-a persono 1-a persono (ekskluziva) 1-a persono (inkluziva) 2-a persono 3-a persono
Nominativo bii šii ing biede baa taa aang
Genitivo minii šinii inii biednii (maanii) taanii aanii
Dativo namd šamd yamd (ind) biedende maande taande aande
Akuzativo namii šamii yamii biednii (maanii) taanii aanii
Ablativo namaase šamaase yamaas biedenaas maanaas taanaas aanaas
Instrumentalo namaare šamaare yamaar biedenaar maanaar taanaar aanaar
Komitativo namtij šamtij yamtij biedentij maantij taantij aantij

La formoj de la genitivo kaj akuzativo unuiĝis en iuj variaĵoj, kun rezulto –ji, kaj la ablativa formo povas preni la formon de la instrumentalo.

Vortaro[redakti | redakti fonton]

La vortaro de la daura je 50 procentaĵoj samas al tiu de la mongola lingvo. Pliaj 5 ĝis 10 procentaĵoj preniĝis el al norma ĉina lingvo, pliaj 10 procentaĵoj el la manĉura lingvo, kaj ankaŭ iuj vortoj el la evenka kaj rusa – proksimume 20 procentaĵoj de la vortaro estas unikaj nur en la daura lingvo.[7]

Numeraloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto klasika mongola daura
1 Unu Nigen Nyk
2 Du Qoyar Xoyir
3 Tri Ghurban Gwarbyn
4 Kvar Dorben Durbun
5 Kvin Tabun Taawyn
6 Ses Jirghughan Jirgoo
7 Sep Dologhan Doloo
8 Ok Naiman Naimyn
9 Naŭ Yisun Isyn
10 Dek Arban Xarbyn

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉuluu (Chuluu) 1994: paĝo 5, sed ekzemple ne en la dialekto de Taĉengo, vidu Ju (Yu) kaj aliaj 2008: paĝoj 25-26
  2. Sengge 2004a, Tsumagari 2003: paĝo 133
  3. Namcarai kaj Qaserdeni 1983: paĝoj 66-67, komparu Tsumagari 2003: paĝo 131
  4. Tsumagari 2003: 131
  5. komparu Namcarai kaj Qaserdeni 1983: paĝo 84
  6. Tsumagari 2003: paĝo 131 principe konsente kun Sengge 2004a
  7. Tsumagari 2003: paĝoj 151-152

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • informoj en la retejo ethnologue.com
  • Üjiyediin Chuluu: "Introduction, Grammar, kaj Sample Sentences for Dagur" (anglalingve: "enkonduko, gramatiko kaj ekzemplaj frazoj pri la daura"), eldoninto Universitato de Pensilvanio en Filadelfio
  • Namcarai kaj Qaserdeni (1983) "Daγur kele ba mongγul kelen-ü qaričaγulul", Popola Eldonejo de Interna Mongolio (Öbür mongγul-un arad-un keblel-ün qoriy-a)]
  • Oyunčimeg (2004) "Mongγul sudulul-un nebterkei toli", Popola Eldonejo de Interna Mongolio (Öbür mongγul-un arad-un keblel-ün qoriy-a)
  • Sengge (2004): "Daγur kele". En: Oyunčimeg 2004: paĝoj 616-617.
  • Sengge (2004a): "Daγur kelen-ü abiy-a". En: Oyunčimeg 2004: paĝo 618.
  • Sengge (2004b): "Daγur kelen-ü üges". En: Oyunčimeg 2004: paĝo 619.
  • Sengge (2004c): Daγur kelen-ü kele ǰüi. En: Oyunčimeg 2004: paĝoj 618-622.
  • Tsumagari, Toshiro (2003): "Dagur". En: Juha Janhunen (eld.) (2003): "The mongolic languages" (angle: La mongola lingvaro). Londono: eldonejo Routledge: paĝoj 129-153.
  • Yu, Wonsoo, Jae-il Kwon, Moon-Jeong Choi, Yong-kwon Shin, Borjigin Bayarmend, Luvsandorj[iin] Bold (2008): A study de la Tacheng dialect of the Dagur language. Seulo: Eldonejo de la Seula Nacia Universitato (Seoul National University Press).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]