Daura lariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Daura lariko
Daur-larika arbaro, regiono Kolima, arkta nordorienta Siberio
Daur-larika arbaro, regiono Kolima, arkta nordorienta Siberio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Lariko Larix
Larix gmelinii
(Rupr.) Rupr.
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La daura lariko (Larix gmelinii), estas larikospecio, indiĝena en orienta Siberio, kaj en najbara nordorienta Mongolujo, nordorienta Ĉinujo (provinco Hejlongĝjango) kaj Nord-Koreujo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La daura lariko estas mezgranda decidua pingloarbo atinganta altecon de 10-30 m , malofte 40 m, kun trunko ĝis diametro de 1 m. La krono estas larĝe konusforma; kaj la principaj branĉoj kaj la flankobranĉoj estas horizontalaj, la flankobranĉoj nur malofte pendantaj. La ŝosoj estas dimorfaj, kun kresko dividita en longajn ŝosojn (tipe 5-30 cm longaj) kaj portante plurajn burĝonojn, kaj mallongajn ŝosojn nur 1-2 mm longaj kun nur ununura burĝono. La folioj estas pinglo-similaj, hele verdaj, 2-3 cm longaj, kaj estiĝante brile flavaj ĝis oranĝkoloraj ĝis antaŭ ol ili falas en la aŭtuno, postlasante la varie lanugajn ruĝet-brunajn ŝosojn nudaj ĝis la venonta printempo.

La strobiloj rekte staras, estas ovoformaj, longas 1-2 cm (malofte 2,5 cm), kun 15-25 modere refleksitaj semoskvamoj; ili estas verdaj ( malofte purpuraj ) kiam nematuraj, estiĝante brunaj kaj malfermiĝante por liberigi la semojn kiam maturaj, 3-5 monatojn post polenado. La malnovaj konusoj kutime restas sur la arbo dum multaj jaroj, montriĝante obtuze griznigraj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

De tiu palearktisa specio ekzistas tri varioj :

La parenca princ-rupreĥta lariko (Larix principis-rupprechtii) estas traktata kiel kvara vario (L. gmelinii var. principis-rupprechtii) fare de multaj botanikistoj; ĝi havas disan arealon en la Wutai-monto okcidente de Pekino, apartigata de la tipa L. gmelinii je proksimume 1000 da kilometroj, kaj malsamas pri la posedo de pli grandaj (2-4 cm) strobiloj kun pli da skvamoj.

La daura lariko hibridiĝas kun la parenca siberia lariko (L. sibirica) de centra kaj okcidenta Siberio kie iliaj arealoj renkontas en la Jenisejo-Valo; la rezulta hibrido estas nomita Larix × czekanowskii.

La scienca nomo honoras Johann Georg Gmelin. Pro la ŝanĝebleco de la specio, ĝi akiris multajn sinonimojn en la botanika literaturo, inkluzive de L. cajanderi, L. dahurica, L. kamtschatica, L. komarovii, L. kurilensis, L. lubarskii, L. ochotensis.

Ekologio kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Daur-larikaro, Kolima-regiono, arkta nordoriena Siberio

La daura lariko konstituas grandegajn arbarojn en la orient-siberia tajgo, kreskante je altitudoj inter 50-1 200 m kaj sur torfejoj kaj sur bone drenitaj grundoj, kaj sur la malprofundaj grundoj super permafrosto. Ĝi estas unika laŭ du vidpunktoj, estante la plej norda arbo en la mondo, atingante 72° 31' N ĉe Lukunsky-arbareto (105° 03' E) kaj 72° 28' N ĉe Ary-ma-arbareto (102° 15' E) ambaŭ en la valo de Khatanga-rivero, kaj ankaŭ la plej malvarmo-rezistema arbo en la mondo, tolerante temperaturojn sub - 70 °C en la OjmjakonVerĥojansk-regiono de Jakutio. Unu arbo en Jakutio estis registrita kiel 919-jaraĝa [2].

La daura lariko estas foje kreskigita en botanikaj ĝardenoj en Eŭropo kaj Nordameriko; ĝi estas ne facila arbo por kultivado en areoj kun mildaj vintroj ĉar ĝi estas adaptita al longa periodo de vintroripozo; la varma vintro-vetero en Britujo povas tenti ĝin de ekverdiĝi jam je la komenco de januaro, kaj la delikataj junaj folioj tiam estas mortigitaj per la venonta frosto. En ĝia indiĝena regiono, ĉiutagaj mimimumtemperaturoj super frostopunkto ne okazas ĝis malfrua majojunio, kun neniu plu frosto ĝis la mallonga somero estas finita.

Daur-larikaj strobiloskvamoj estas utiligitaj kiel nutraĵo de la raŭpoj de Cydia illutana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Larix olgensis angle
  2. Arbo de 919 jaroj. Arkivita el la originalo je 2012-02-07. Alirita 2011-06-13.