Dave Lambert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dave Lambert, Novjorko, proks. julion de 1947.
Foto de William P. Gottlieb.

Dave Lambert (naskiĝis la 19-an de junio 1917 en Bostono/Masaĉuseco kiel David Alden Lambert; mortis la 3-an de oktobro 1966 en Westport/Konektikuto) estis usona ĵaz-kantisto kaj muzikaranĝisto. Li estis unu el la fondintoj de la kantensemblo Lambert, Hendricks & Ross.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Dave Lambert komencis sian muzikistan karieron sensukcese kiel frapinstrumentisto kaj laboris pretertempe kiel arboĥirurgo. Post sia eksiĝo el la usona armeo, kie li militservis je la paraŝutoj, li kantis en 1944 en la bandego de Johnny Long, por kiu li ankaŭ verkis kiel aranĝisto. Poste li apartenis en 1944/45 al la orkestro de Gene Krupa, en kiu Buddy Stewart estis bandokantisto. Kune ili surdiskigis la numeron „What's This“, la unuan kantversion de bibopa titolo. Post kiam Lambert forlasis Ĝinon Krupa, li kontinue kunverkis kun Stewart, ekzemple en 1947 por Keynote je registrado kun Red Rodney kaj ĉiustelularo el bibopmuzikistoj kiel Al Haig, Curley Russell kaj Stan Levey, je kiuj ili aplikis sian unusono-teknikon, kiun ili estis enkondukinta je Krupa, sed nun ligis kun la elemento de improvizado, aŭdebla en titoloj kiel „Charge Account“ aŭ „Cent and a Half“.

Lambert direktis post foriro de Buddy Stewart en la malfruaj 1940-aj kaj 1950-aj jaroj plurajn kantensemblojn kaj verkis por brodveja spektaklo nome Are You with It?. La 26-an de februaro 1949 Stewart kaj Lambert estis per „What's This?“ gastoj je unu el la sonregistradoj por la albumo The Bird Returns de la kvinopo de Charlie Parker en ĵazklubejo Royal Roost. Komence de 1949 li verkis kun siaj Dave Lambert Singers du unuopaĵojn por diskeldonejo Capitol, du normkantojn kaj „Bebop Cubop“ kun sentekstaj silaboj, akompanate de Haig, Russell kaj Max Roach. Capitol utiligis la Lambert Singers ankaŭ en la kantensemblo Pastels de Stan Kenton kiel fonkanstistoj por kantistoj kiel Mel Tormé kaj Jo Stafford. Pete Rugolo, tiam laboranta por Capitol, instigis bandestron Charlie Barnet, surdiskigi por la nova eldonejo numerojn kun Lambert kaj Stewart, inter ili novversion de „What's This?“, kiu nun nomiĝis „Bebop Spoken Here“; „Post kiam ili estis enkondukintaj la pecon per longaj kaj detalaj kadencoj, kiujn ili alterne skatkantis, akompanate de disonanca kriado de la latunblovistoj, bandestro Charlie Barnet sursceniĝas kiel tedulo kaj ordonas: Atendu minuton! Pri kio vi uloj parolas? Por klarigi al la eksteruloj la biboplingvon, Lambert kaj Stewart komencas la kanton kun aro da komikaj sensencaj frazoj, ligataj per klarigaj, kvankam absurdaj tekstoj. (…) Post la unua rekantaĵo kaj trombonsolaĵo la knaboj revenas al ekscitaj skatkantosoladoj, ne unusone, sed ĉiu por si memstare improvizanta.“[1]

Ŝelakdisko (Keynote) de Dave Lambert kaj Buddy Stewart kun Red Rodney's Be-Boppers: „A Cent and a Half“ (1947)

Du jarojn post la akcidentmorto de Buddy Stewart februaron de 1950 Lambert aŭskultis la unuopaĵon „Moody's Mood for Love“ de kantisto King Pleasure, aperinta je Prestige; ĉi tiu nova vokalizostilo, tiam nomata manke de terminoj ritmenbluso, influis lin (kaj ja sendepende de li liaj ontaj kunmuzikistoj Jon Hendricks kaj Annie Ross); li kontaktis kun King Plaesure kaj kunverkis kun siaj kantistoj du sonregistraĵojn por Prestige, anstataŭe la kontrabason de Slam Stewart en „Sometimes I'm Happy“ de Lester Young kaj la pianon de Erroll Garner en la numero „This is Always“ de Charlie Parker.

Lambert laboris en 1951 ankaŭ por bandestro Georgie Auld, por kiu li formis ĥoron, krome por Neal Hefti kaj Carmen McRae; En 1953 okazis la katastrofa registrado de Clef kun Charlie Parker sub dirktado de Gil Evans („In the Still of the Night“), je kiu ankaŭ jam kunlaboris Annie Ross.

En 1953 li renkontiĝis kun Jon Hendricks, kiu estis ega admiranto de liaj verkoj en la 1940-aj jaroj kun Buddy Stewart; ekde 1957 li formis kun Hendricks kaj Annie Ross la triopon Lambert, Hendricks & Ross, per kiu aperis aro da sukcesaj albumoj. Laŭ Will Friedwald la roloj estis jene disdonitaj: „Lambert prizorgis la sonon, Hendricks verkis la tekstojn kaj Annie Ross donis al la tuto grandiozecon kaj erotikon“.[2] Lambert reekprenis siajn spertojn el la tempo kun Buddy Stewart, kiam li estis elprovinta, „krei el la kombinaĵo de du voĉoj spirrabajn komplikajn kaj vigligajn sonojn. (…) Kiam al li kaj Hendricks fariĝis klare, ke ili povas atingi ĉiun deziratan efekton nur per tri voĉoj, Lambert ricevis la plej rimarkindan kantensemblan sonon ekde dudek jaroj.“[3] Je tio la du evitis orientiĝi je la tro malvasta harmoniaro de la tiam aktualaj ensembloj kiel Hi-Los kaj la Four Freshmen, sed verkis per alia harmoniskemo, kiu memoris pri la nigrulaj blus- kaj ĵazensembloj de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, ekzemple pri Hokum Boys aŭ pri la duopoj de Lonnie Johnson kaj Spencer Williams. Tiel Lambert kunverkis la albumon Ellington per vertikalaj strukturoj, metante voĉojn super voĉojn, kie Duke Ellington metis klarnetojn super trombonojn kaj baritonsaksofonojn.

Post forlaso de Ross en 1962 sekvis Yolande Bavan, kun kiu ĝis 1964 ekestis tri pluaj albumoj, ili tamen per siaj tri albumoj por diskeldonejo RCA-Victor ne povis daŭrigi la sukceson de la epoko kun Annie Ross. Post kiam la tri disiris en 1964, Lambert ankoraŭ provis starigi alian kantensemblon; kiel lia unua kunkantisto Buddy Stewart ankaŭ li perdis en 1966 sian vivon pro trafikakcidento.

Disko[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Will Friedwald: Swinging Voices of America – Ein Kompendium großer Stimmen. Hannibal, St. Andrä-Wördern 1992. ISBN 3-85445-075-3
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Citite laŭ Friedwald, p. 167.
  2. Citite laŭ W.Friedwald, bildaro.
  3. Citite laŭ Friedwald, p. 177.