Dave Schildkraut

El Vikipedio, la libera enciklopedio

David „Dave“ Schildkraut (* 7-an de januaro 1925 en Novjorko; † 1-an de januaro 1998) estis usona ĵaza aldosaksofonisto de bibopo kaj moderna ĵazo. Li famiĝis pro la albumo „Walkin’“ de Miles Davis en 1954.

Vivo kaj verkado

La karieron de Dave Schildkraut kiel profesia muzikisto komencis en 1941 ĉe Louis Prima, ekde 1946 Schildkraut muzikis plurajn fojojn kun Buddy Rich, en 1947 kun Anita O’Day. Kun la bando de Stan Kenton li vojaĝis en 1953 tra Eŭropo. Sekvis dungitecoj ĉe Pete Rugolo en 1954, Oscar Pettiford en 1954, George Handy en 1955 kaj en 1959 denove ĉe Stan Kenton. Komence de la 1960-aj jaroj li estris kvaropon en Novjorko kaj laboris tie liberprofesie ekz. kun Eddie Bert en la klubejo West End Cafe. Krome li faris diskojn kun Tony Aless, Eddie Bert, Ralph Burns, George Handy, Kenton, Tito Puente kaj Johnny Richards. Plej famaj tamen estas liaj sonregistraĵoj kun Miles Davis, kiuj aperis sur la disko Walkin’: La pecojn „Solar“, „Love Me or Leave Me“ kaj „You Don’t Know What Love Is“ Davis, Schildkraut, Horace Silver (p), Percy Heath (b) kaj Kenny Clarke (dr) surdiskigis la 29-an de aprilo 1954.

La ludo de Schildkraut estis flua kaj eleganta ĝis brila kaj orientiĝis je la bibopstilo. En senvida testo de Down Beat per lia soloo sur Solar Charles Mingus intermiksis lin eĉ kun Charlie Parker[1].

En 2000 diskeldonejo Endgame Records publikigis lian ununuran albumo de bandestro je propra nomo, Last Date (el 1979, kun Bill Triglia).

Diskoj

  • Miles Davis: Walkin’ (Prestige/OJC, 1954) aŭ The Complete Prestige Recordings (Prestige/OJC, 1951-56)
  • Tito Puente: Planet Jazz (RCA, 1957)

Literaturo

Referencoj

  1. Citite laŭ "The arts journal" reta eldono, julion de 2006.