David-Emil Wickström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David-Emil Wickström
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1978 (1978-10-18) (45-jaraĝa)
en Bergen
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Bengt-Arne Wickström
Frat(in)o Anna-Laura Wickström
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto
vdr

Prof. Dr. David-Emil WICKSTRÖM (naskiĝis la 18-an de oktobro 1978 en Bergen) estas etnomuziksciencisto kaj eksa aktivulo en la Esperanto-junularo, interalie eksa prezidanto de TEJO.

David-Emil estas filo de Bengt-Arne Wickström, sved-aŭstra esperantisto kaj profesoro pri ekonomiko, kaj lia usona edzino. Li vivis en Bergen, Linz (Aŭstrio), Berlino (Germanio), Mannheim (Germanio), Sankt-Peterburgo (Rusio) kaj Kopenhago (Danio). Li havas usonan kaj aŭstrian ŝtatanecojn, sed pro sia loĝado en Eŭropo kaj Usono li kontraŭas naciajn difinojn de laŭ li hazardaj dokumentoj. Liaj denaskaj lingvoj estas la angla, la sveda kaj la norvega, krome li flue parolas la germanan, rusan kaj Esperanton kaj lernas la turkan.

De 1999 ĝis 2003 li studis muziksciencon kaj skandinavistikon en la Humboldt-Universitato de Berlino kaj en la Universitato de Bergen. Ekde 2004 li doktoriĝis pri post-soveta populara muziko en Sankt-Peterburgo unue en la Humboldt-Universitato de Berlino kaj ekde 2006 en la universitato de Kopenhago. Li defendis sian tezon en septembro 2009.

En 1996 David-Emil ekaktivis en la junulara Esperanto-movado. Li estis ĉeforganizanto de la junulara programo de la 84-a Universala Kongreso de Esperanto en Berlino 1999 kaj de la 59-a Internacia Junulara Kongreso en Lesjöfors (Svedio) 2003. De 2000 ĝis 2004 li estis membro de la komitato de JEFO kaj de 2001 ĝis 2003 estrarano de Germana Esperanto-Junularo; dum pluraj jaroj li kunorganizis la Internaciajn Seminariojn de GEJ. Li aktivis en la laborgrupo Esperanto ĉe Interreto kaj prizorgis la Artistan Datenbazon. Ekde 2001 li estis membro de la komitato de TEJO kaj eniris la estraron en 2005. Dum la 62-a Internacia Junulara Kongreso en aŭgusto 2006 la komitato de TEJO elektis lin prezidanto, anstataŭ la demisiinta Heming Welde Thorbjørnsen. Li malesperantiĝis en 2007 pro Esperanto-movada seniluziiĝo. Ankaŭ lia pli juna fratino, Anna-Laura Wickström, aktivis en la junulara Esperanto-movado.

David-Emil nun loĝas en Mannheim, kie li laboras ĉe la Popakademie Baden-Württemberg. Krom siaj profesiaj devoj li ankaŭ ludas la trumpeton – interalie li ludis en la ne plu aktiva mondmuzika grupo Esperanto Desperado - kaj banĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Prezidanto de TEJOPoste:
Heming Welde Thorbjørnsen20062007Haris Subašić