David Šimek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mgr.
David Šimek
Persona informo
Naskiĝo 1977
en Ĉeĥio ĈSSR
Lingvoj ĉeĥa vd
Loĝloko Svitavy • Svitavy-předměstí vd
Ŝtataneco Ĉeĥio vd
Alma mater Universitato Palacký
Partio Nestraníci vd
Familio
Infanoj 2
Profesio
Okupo pedagogopolitikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Urbestro de Svitavy
Dum 9-an de novembro 2010
Antaŭulo Jiří Brýdl
Sekvanto oficanta
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mgr. David Šimek (naskiĝis en 1977[1]) estas iama instruisto kaj nuntempa urbestro de Svitavy.

En la Naturscienca fakultato de la Universitato Palacký en Olomouc li finstudis la fakojn geografio, biologio kaj geologio kaj poste en la Filozofia fakultato samloke la fakon Lerneja manaĝerado.[1]

Ekde la jaro 2002 li laboris kiel instruisto[1] kaj ekde 2005 direktoro en la bazlernejo Sokolovská en Svitavy.[2] En la posteno de direktoro li restis ĝis 2010, kiam li elektiĝis urbestro de Svitavy.[3] En la baloto li kandidatis kiel nepartiano sur la balotlisto de Sdružení pro město Svitavy (SPMS, Asocio por la urbo Svitavy).[4]. Antaŭe jam ekde la jaro 2006 li estis membro de la urba parlamento.[1]

David Šimek havas du infanojn. [5]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Okaze de la Esperanta Vikimanio okazinta en Svitavy fine de oktobro 2011, David Šimek kiel urbestro akceptis la 27-an de oktobro la partoprenantojn en la urbodomo kaj la 28-an ĉeestis unuan parton de la (plej parte esperantlingva, sed komence kun ĉeĥa interpretado) solena programo omaĝe al la 10-jariĝo de Vikipedio en Esperanto, okazanta kadre de tiu aranĝo. Kadre de sia parolo dum la urbodoma akcepto, li promesis al la partoprenantoj ne ellerni esperanton, sed almenaŭ saluti ilin en esperanto dum la sekva fojo kiam li alparolos esperantistojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo David Šimek en la ĉeĥa Vikipedio.