David Attenborough

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Attenborough

Sinjoro David Frederick Attenborough (nakiĝis la 8-an de majo 1926 en Londono) estas dokument-filmisto pri bestoj, naturo kaj antropologio.

Edukado kaj fruaj jaroj

Attenborough lernis ĉe „Wyggeston Grammar School for Boys” en Leicester kaj poste en „Clare College”, Universitato de Kembriĝo, kie li akiris sciencan gradon en naturaj sciencoj.

Li alpaŝis la Reĝan mararmeon en 1947 kaj post dujara servo, li laboris en publikiga kompanio, poste ĉe BBC en 1952. Li laboro pri naturaj aferoj komenciĝis en 1954 kun la serio Zoo Quest.

Ekde 1965 ĝis 1968, Attenborough estis kontrolisto de BBC2. Ekde 1969 ĝis 1972, li estis Televida Direktoro de BBC pri Programoj (respondecante pri ambaŭ BBC1 kaj BBC2. En 1972, li rezignis la postenon kaj reiris al programprodukto.

Li enkondukis la programerojn Match of the Day, Pot Black, The Likely Lads, Not Only... But Also, Horizon, Man Alivev, Masterclass, The Forsyte Saga, The Old Grey Whistle Test kaj The Money Programme.

Grandaj serioj

Plej grava laboro de Attenborough estis la tri-parta serio de Life on Earth, The Living Planet kaj Trials of Life. Tiuj elsendoj ekzamenas la mondajn organismojn el la vidpunkto de taksonomio, ekologio.

Kiel ladono al tiuj serioj, li prezentis ankaŭ The Private Life of Plants, Life in the Freezer The Life of Birds, The Blue Planet (pri la vivo en la oceanoj) kaj The Life of Mammals. En 2003 li laboris pri The Life of Insects.

Li ricevis pro sia laboro multajn distingojn, interalie la kavalirecon.

Vidpunkto pri kreismo

Kelkaj kreistoj (kreacinistoj) uzis laboraĵojn de Attenborough por siaj argumentoj, sed li respondis jene per ekzemplo: mi ne kredas ke ekzistas tia Dio, kiu kreintus vermon, kiu blindigas afrikanon, enpenetrante ties okulglobojn.

Verkoj

Bibliografio

  • Zoo Quest to Guyana (Lutterworth Press, 1956)
  • Zoo Quest for a Dragon (Lutterworth Press, 1957)
    • Zoo Quest for a Dragon (book club-eldono kun 85 paĝoj ekstra , Quest for the Paradise Birds, 1959)
  • Zoo Quest in Paraguay (Lutterworth Press, 1959)
  • The Zoo Quest Expieditions (Lutterworth Press, 1980)
    • The Zoo Quest Expieditions (Penguin Books, paperkovrilo, 1982)
  • Quest in Paradise (1960)
  • Zoo Quest to Madagascar (1961)
  • Quest Under Capricorn (1963)
  • Fabulous Animals (1975)
  • The Tribal Eye (1976)
  • Life on Earth (1979)
  • Discovering Life on Earth (1981)
  • The Living Planet (1984)
  • The First Eden (1987))
  • The Atlas Of The Living World (1989)
  • The Trials of Life (1990)
  • The Private Life of Plants (1994)
  • The Life of Birds (1998)
  • Life On Air (2002)
  • Life of Mammals (2002)
  • Life on Air: Memoirs of a Broadcaster (aŭtobiografio; 2002). Hardcover: ISBN 0-563-53461-3; paperligita: ISBN 0-563-48780-1

DVD-oj

Multaj verkoj fare de li, akireblaj sur videokasedo aŭ DVD:

  • Life On Earth (1979)
  • The Living Planet (1984)
  • Lost Worlds, Vanished Lives (1989) (dua 2004)
  • Trials of Life (1990)
  • Life In The Freezer (1993)
  • The Private Life Of Plants (1995)
  • Life of Birds (1998)
  • State Of The Planet (2000; reeldono 2004)
  • The Life Of Mammals (2002)
  • Great Wildlife Moments With David Attenborough (kompilaĵo)
  • The Blue Planet (2001)
  • Deep Blue (2004)

Subrakonto fare de Attenborough

  • A Zed & Two Noughts (filmdramo)
  • Wildlife Special: The Tiger
  • Wildlife Special: The Eagle
  • Wildlife Special: The Leopard
  • Wildlife Special: The Serpent

Karaktera voĉo

  • Voĉo de la muzea komentario en Robbie The Reindeer: Legend Of The Lost Tribe

Aliaj programoj

Aŭtoro kaj produktoro

  • Zoo Quest
  • Eastwards with Attenborough
  • The Tribal Eye

Produktoro

  • 1986-1991, la ĉiu-jara Queen's Christmas Message.

Eksteraj ligiloj