David Dacko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

David DACKO (n. la 24-an de marto 1930 - m. la 20-an de novembro 2003) estis la unua prezidanto de Centrafrika Respubliko, ekde la 14-a de aŭgusto 1960 ĝis la 1-a de januaro 1966. Li cetere reiĝis prezidanto ekde la 21-a de septembro 1979 ĝis la 1-a de septembro 1981. Li estis dufoje eksigita pro puĉoj.

Dacko restis aktiva politikisto kaj prezidanta kandidato eĉ post la dua puĉo, kaj konservis grupon da lojalaj subtenantoj. Li estis tre grava politika figuro de Centrafrika Respubliko dum pli ol duonjarcento.

vidu ankaŭ