David E. Hughes
David Edward HUGHES estis brita inventisto.
Biografio
Hughes naskiĝis en la 16-a de majo 1831 en Londono. Liaj gepatroj venis el Kimrujo. Li lernis muzikon kaj ankaŭ sciencojn. Li frue en 1838 migris al Usono, al subŝtato Virginio. Hughes faris eksperimentojn per radioondoj, poste en 1855 inventis novan literoskriban telegrafon. En 1857 li revenis en Anglion. Li inventis pli perfektan mikrofonon por telefono en 1878. Tiu funkciis per eroj de karbono. Pro la investoj li ricevis diversajn medalojn. Li mortis en la 22-an de januaro 1900 en Londono.