David Garrick

El Vikipedio, la libera enciklopedio

David GARRICK (naskiĝis la 19-an de februaro, 1717, mortis la 20-an de januaro, 1779) estis angla aktoro kaj dramisto. Dum la 18-a jarcento li ankaŭ konatiĝis kiel teatra direktoro kaj reĝisoro.

Garrick naskiĝis en Heresford, Anglio, kiel tria filo de la oficiro Peter GARRICK kaj Arabella CLOUGH, irlanda filino de ekleziulo. Restinte kiel 11-jarulo dum mallonga tempo ĉe sia onklo en Lisbono, li estis edukita en privata lernejo en Lichfield. Kun Samuel Johnson, kiu estis unu el liaj instruistoj, li en 1737 iris al Londono. Tie li komencis studi juron, laboris dum ioma tempo kiel komercisto kaj malfermis vin-vendejon kun sia frato. Tiuj okupoj tamen ne kontentigis lin, tial li krom sia laboro en la vin-vendejo elprovis sin kiel aktoro.

En la jaro 1741 li en Ipswich aperis sursceneje, poste li en Londono, en la rolo de Richard III (de Ŝekspiro) estis eksterordinare sukcesa. Dum mallonga tempo laborinte en Dublino, li de 1742 ĝis 1745 sukcese aktoris en la Londona "Drury Lane Theatre". Poste li akceptis la postenon de teatra direktoro en Dublino, sed en 1746 li revenis al Londono, kie li sekvajare kune kun James Lacy aĉetis la teatron Drury Lane Theatre.

En la jaro 1749 David Garrick edziĝis al la dancistino Eva Maria VEIGEL (pseŭdonimo: Violette), kiu – naskiĝinte en Vieno - post sukcesa kariero en Vieno kaj Florenco ekde 1748 vivis en Londono.

La tempon inter 1763 kaj 1765 David Garrick pasigis en Francio, Italio kaj Germanio. Post la morto de James Lacy li fariĝis sola direktoro de la Drury Lane Theatre. En la jaro 1776 li ekloĝis en kampara domo apud Londono, kie li la 20-an de januaro, 1779 mortis.

Garrick havis eksterordinaran aktoran talenton. Li kapablis esprimi ĉian ajn pasion kaj brilis en tragikaj kaj komikaj roloj. Krome li verkis pli ol 20 teatraĵojn, ĉefe farsojn kaj burleskojn. Plej fama estas la komedio The Clandestine Marriage, kiun li kreis kune kun George Colman.

Inter liaj amikoj estis la verkistoj Samuel Johnson kaj Oliver Goldsmith, la pentristo William Hogarth kaj la franca filozofo Denis Diderot. Lian vizaĝon bildigis la pentristoj William Hogarth, Joshua Reynolds kaj Thomas Gainsborough; Louis François Roubiliac kreis skulptaĵon pri li. Biografiojn pri li verkis i.a. Frank A. Hegdcock, Kalman A. Burnim kaj George W. Stone.

Listo de verkoj

  • The Lying Valet (1741)
  • Miss in Her Teens (1747)
  • The Clandestine Marriage (1766)
  • The Irish Widow (1772)
  • Bon Ton, or, High Life Above Stairs (1775)
  • Poetical Works of David Garrick (kolektaĵo, 2 vol., eld.1785)