David Hilbert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Hilbert

David HILBERT (naskiĝis la 23-an de januaro 1862 en Kaliningrado (tiam Königsberg); mortis la 14-an de februaro 1943 en Göttingen) estis germana matematikisto.

Vivo

Hilbert studis matematikon en Köngisberg, kie li doktoriĝis en 1885 kaj habilitiĝis en 1886. Poste li laboris tie kiel privata docento kaj profesoriĝis. En 1895 li estis vokata al la Universitato de Göttingen, kie li restis, malgraŭ multaj ofertoj de aliaj universitatoj kaj akademioj, ĝis sia emeritiĝo en 1930.

Verkaro

La verkaro de Hilbert forte influis la matematikon kaj la teorian fizikon.

Li faris gravajn kontribuojn i.a. al algebra geometrio, nombroteorio, funkcionala analitiko (hilbertaj spacoj) kaj la ĝenerala teorio de relativeco.

En 1900 Hilbert eldonis liston de 23 nesolvitajn problemojn. La listo inkluzivis la rimanan hipotezon kaj la kontinuaĵan hipotezon, kaj gvidis matematikan esploradon tra la dudeka jarcento.

En 1920 li postulis konstrui la matematikon komplete sur sistemo de aksiomoj, pri kiu oni pruvu, ke ĝi estas sen kontraŭdiroj (programo de Hilbert). Tiu ĉi postulo fiaskis pro la teoremoj de nekompleteco trovitaj de Kurt Gödel en 1930; tamen la programo de Hilbert estis sukcesa en tiu senco, ke ĝi kondukis al profundaj scioj pri la funkciado de formalaj sistemoj.

Vidŭ ankau

Matrico de Hilbert

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda