David Kandel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Kandel
La rinocero farita de David Kandel en la verko "Cosmographia" de Sebastian Munster (ĉ.1550)
La rinocero farita de David Kandel en la verko "Cosmographia" de Sebastian Munster (ĉ.1550)
Persona informo
Naskiĝo 1520
en Strasburgo, Sankta Romia Imperio
Morto 1592
en Strasburgo, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Profesio
Okupo pentristo • gravuristo vd
Aktiva en Strasburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David KANDEL (naskiĝis en 1520 - mortis en 1592) estis germana artisto.

Preskaŭ nenion oni scias pri la vivo de David Kandel. Kelkaj fontoj mencias, ke lia patro estis strasburga civitano, ke li edziĝis en 1554, kaj ke li akiris domon en 1587.

Li kreis multnombrajn lignajn gravuraĵojn, kiuj bildigas bibliajn scenojn, portretojn kaj bestojn. Rinocero de li desegnita ilustras verkon de Sebastian Münster titolitan Cosmographia, kaj restis fama pro ĝia simileco kun la rinocero de Dürer. La plej grava laboro de Kandel estis la 550 gravuraĵoj, kiuj ilustras la Kreüterbuch de Hieronymus Bock.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]