David Kezeraŝvili

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David KEZERAŜVILI
David Kezeraŝvili
David Kezeraŝvili
Persona informo
დავით შოთას ძე კეზერაშვილი
Naskiĝo 22-a de septembro 1978
en Tbiliso
Ŝtataneco KartvelioSovetunio vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Tbiliso vd
Partio Unuiĝinta Nacia Movado vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

David Kezeraŝvili (naskiĝis la 22-an de septembro 1978 en Tbiliso) estas kartvela politikisto, ministro de defendo ekde novembro 2006. En tiu posteno li ŝanĝis Iraklion Okruaŝvili, famiĝintan per siaj akraj militemaj komentoj.

Laŭ komento de kartvela ĵurnalo „Rezonansi", Kezeraŝvili ne povos longe okupi la novan postenon. Laŭ la ĵurnalo, lin povas baldaŭ anstataŭi la nuna reprezentanto de Kartvelio ĉe UN Irakli Alasania.[1] La prognozo tamen ne estis vera: Kezeraŝvili restas ministro de defendo somere de la jaro 2008, kiam okazas la milita provo rehavigi Sud-Osetion al la kartvela ŝtato.

En Sud-Osetio oni sen entuziasmo akceptis ŝanĝon de kartvela ministro de defendo. Ministro de internaj aferoj de la neagnoskita montara ŝtateto Miĥail Mindzajev komentis pri la enpostenigo de Kezeraŝvili: „Venis pli saĝa persono, kiu ne dirados stultaĵojn. Tamen la celoj restos la samaj, politiko de Kartvelio rilate Sud-Osetion ne ŝanĝiĝos".[2] Mindzajev aludis al la iama promeso de la antaŭa ministro, Okruaŝvili, renkonti la novan jaron 2007 en Cĥinvalo, kion multaj traktis kiel minacon solvi la problemon milite.

Persone[redakti | redakti fonton]

Kezeraŝvili estas edziĝinta kaj havas infanon. Krom la kartvela, li parolas la lingvojn anglan, hebrean, italan kaj rusan. Laŭ etna deveno, li estas kartvela judo kaj en infaneco vivis dum pli ol jaro (ekde 1992) en Israelo, sed poste revenis en Kartvelion. Laŭ informo de „Argumenti nedeli" li daŭre havas israelan civitanecon.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.