David Murray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
David Murray en 2004 sur la tendega scenejo de la Moers Festival

David Murray (naskiĝis la 19-an de februaro 1955[1] en Oakland, Kalifornio) estas grava usona tenorsaksofonisto, basklarnetisto, komponisto kaj bandestro de ĵazo.

Vivo kaj verkado

La patrino de David Murray estis renoma gospel-pianistino. Murray aĝis ok jarojn, kiam li komencis lerni aldosaksofonan ludon kaj akompanis diservojn kun la familiobando Murray. En la aĝo de dek du li muzikis en ritmenblusa bando, dekkvinjara li estris orgentriopon de la tiam populara instrumentaro el orgeno, saksofono kaj frapinstrumentaro. Tiutempe Murray – inspirite de Sonny Rollins – transiris al tenorsaksofono.

En 1975 li translogiĝis al Novjorko, kie Stanley Crouch, kiu volis instalis lin kiel posteulo de John Coltrane, peris al li konekton kun la stokejo-ĵaza mondeto (Wildflowers – The New York Jazz Loft Sessions 1976). Li muzikis i.a. kun Cecil Taylor kaj Anthony Braxton. En 1976 li verkis por la sendependa diskeldonejo India Navigation sian albumon Flowers for Albert, kiu ankoraŭ staris tute sub la influo de Albert Ayler kaj ties erupciaj sonfluoj. En la sama jaro li fondis la ensemblon World Saxophone Quartet. Tutmonde li koncertvojaĝis komence kun Sunny Murray kaj kun Johnny Dyani same kiel kun James Blood Ulmer. En la 1980-aj jaroj lia muzikado revenis sur kantoformojn kaj rekoneblajn melodiajn figurojn. Ŝosilalbumo por lia novklasikismo estas la albumo Ming aperinta en 1980, per kiu Murray unuafoje prezentis sian okopon, kiu esence konsistis el muzikistoj, kun kiuj li jam kunmuzikis en Kalifornio kaj kun kiu li trafis sur grandan atentan intereson.[2] Sur la albumo Home (1982) kunfandiĝas, „kion la nigrula muziko produktis je grandiozaj sonoj: gospelsonoj, libera ĵazo, afrike-kariba, arĥaika bluso, soŭlo.[3] En 1975 li translogiĝis al Novjorko, kie Stanley Crouch, kiu volis instalis lin kiel posteulo de John Coltrane, peris al li konekton kun la stokejo-ĵaza mondeto (Wildflowers – The New York Jazz Loft Sessions 1976). Li muzikis i.a. kun Cecil Taylor kaj Anthony Braxton. En 1976 li verkis por la sendependa diskeldonejo India Navigation sian albumon Flowers for Albert, kiu ankoraŭ staris tute sub la influo de Albert Ayler kaj ties erupciaj sonfluoj. En la sama jaro li fondis la ensemblon World Saxophone Quartet. Tutmonde li koncertvojaĝis komence kun Sunny Murray kaj kun Johnny Dyani same kiel kun James Blood Ulmer. En la 1980-aj jaroj lia muzikado revenis sur kantoformojn kaj rekoneblajn melodiajn figurojn. Ŝosilalbumo por lia novklasikismo estas la albumo Ming aperinta en 1980, per kiu Murray unuafoje prezentis sian okopon, kiu esence konsistis el muzikistoj, kun kiuj li jam kunmuzikis en Kalifornio kaj kun kiu li trafis sur grandan atentan intereson.[4] Sur la albumo Home (1982) kunfandiĝas, „kion la nigrula muziko produktis je grandiozaj sonoj: gospelsonoj, libera ĵazo, afrike-kariba, arĥaika bluso, soŭlo.[5]

Inter 1983 kaj 1987 li estis aŭdebla ankaŭ en projektoj de Kip Hanrahan. En 1993 li muzikis duope kun Branford Marsalis sur la albumo Fast Life. Lia novjorka kvaropo same kiel la triopo restis krom World Saxophone Quartet kaj multaj aktivecoj en la mondĵaza kampo por li grava bazo.

Ekde meze de la 1990-aj jaroj Murray vivas en Parizo[6] kun sia vivkunulino.[7] En 1991 li ricevis la danan ĵazpremion Jazzpar; por tio li verkis diskon kune kun New Jungle Orchestra de Pierre Dørge.

Lia filo Mingus Murray estas gitaristo kaj kantverkisto.

Stilo

David Murray regas la ludoteknikojn de la ĵazavangardo kaj enigas en sian kaprican, tre karakterizan saksofonan kaj basklarnetan ludon elementojn kaj teknikojn el ĉiuj stiloj de ĵazo - vibrosonon, subtonon el la svingo, frazigon el bluso, funko, malmolbopo kaj pli liberaj stiloj. Precipe orelfrapas la majstra kaj tre kontrolita uzado de suprotonoj, kiuj vaste transpasas la „kutiman“ tonampleksojn de tenorsaksofono kaj de basklarneto. Alvenas la enigo de saksofona preterblovado laŭ Albert Ayler, kiun Murray paŝon post paŝo melodiigis kaj ĝustigis tonale.[8] Dumpase de la 1980-aj jaroj lia ludmaniero fariĝis pli ligita kaj strukturita: „La memkomprenebla malstreĉiteco, per kiu li atingas plurtonalecon, kaj lia majstreco je la libera traktado de kontrapunktaj ideoj devenas de la gospelo-paroĥoj – libera ĵazo jen nur rolas kiel fortikiga elemento.[9]

Malgraŭ komencaj eksperimentoj sur la kampo de avangardo por Murray la plej gravaj influantoj estas krom Albert Ayler la saksofonisto de Duke Ellington, Paul Gonsalves, kiun li ege admiras kaj opinias tro subtaksita, krome Ben Webster kaj Lester Young.[10] David Murray elpaŝis kiel muzikaranĝisto kaj komponisto de de verkoj por sia okopo; siajn komponaĵojn Home-Scope kaj 3 D Family li ripetfoje surdiskigis.

Selekta diskaro

La diskaro de David Murrays apartenas al la plej ampleksaj de moderna ĵazo; Penguin Guide to Jazz on CD de Richard Cook kaj Brian Morton surlistigas nur por la tempospaco ekde 1975 ĝis 2001 sesdek tri albumojn, kiujn la saksofonisto publikigis kiel bandestro; aldoniĝas multaj albumoj kun World Saxophone Quartet kaj sonregistraĵoj de li kiel gastmuzikisto.[11]

Duopo- kaj triopo-sonregistraĵoj

  • Sweet Lovely (Black Saint, 1979) kun Fred Hopkins, Steve McCall
  • The Hill (Black Saint, 1986) kun Richard Davis, Joe Chambers
  • The Long Goodbye (DIW, 1996)
  • Tea for Two (Fresh Sound Records) kun Georges Arvanitas
  • Real Deal (DIW, 1991) kun Milford Graves

Kvaropo-sonregistraĵoj

  • I Want to Talk About You (Black Saint, 1986) kun John Hicks, Ray Drummond, Ralph Peterson
  • Tenors (DIW, 1988) kun Dave Burrell, Fred Hopkins, Ralph Peterson
  • Ballads (DIW, 1988), Lovers (DIW, 1988) vd. supren.
  • Ming's Samba (Portreto, 1988)
  • Special Quartet (DIW, 1990) kun McCoy Tyner, Fred Hopkins, Elvin Jones
  • Ballads for Bass Clarinet (DIW, 1991) kun John Hicks, Ray Drummond, Idris Muhammad
  • Fast Life (DIW, 1991) kun John Hicks, Ray Drummond, Idris Muhammad, kaj gastmuzikisto Branford Marsalis
  • Live in Berlin – Black Saint Quartet (ĵazateliero 2008) kun Lafayette Gilchrist, Jaribu Shahid, Hamid Drake

Okopo- kaj bandego-sonregistraĵoj

  • Ming (Black Saint, 1980)
  • Home (Black Saint, 1981)
  • David Murray Big Band Conducted by Lawrence „Butch“ Morris (DIW, 1991)
  • The Jazzpar Prize (Enja, 1992) kun Pierre Dørge, Harry Beckett, Horace Parlan
  • South of the Border (DIW, 1992) kun John Purcell, Don Byron
  • Octet Plays Trane (JustinTime, 1999) kun Craig Harris, James Spaulding
  • Now Is Another Time (JustinTime, 2002) kun Hugh Ragin, Hamiet Bluiett kaj latinidĵaza ensemblo

Sonregistraĵoj de la gastmuzikisto

  • Jack DeJohnette: Special Edition (ECM, 1979)
  • Kahil El’Zabar: One World Family (CIMP, 2000)
  • John Hicks: Sketches of Tokyo (DIW, 1985)
  • D. D. Jackson: Paired Down, Vol. 1 & 2 (JustinTime, 1996/97)
  • Jon Jang: Two Flowers on a Stem (Soul Note, 1995)
  • Mingus Dynasty] Big Band Charles Mingus Live at Theatre Boulogne-Billancourt (Soul Note, 1988)

Filmo

  • David Murray - I am a Jazzman. Dokumentaĵo, Francujo, 2008, 54 minutojn, reĝio: Jacques Goldstein, produktaĵo de arte France, unua dissendado en Germanujo: 31-an de aŭgusto 2009, Enhavoresumo de arte

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. laŭ I. Carr k.a. Jazz Rough Guide; Feather/Gitler The Biographical Encyclopedia of Jazz tamen indikas la 19-an de januaro 1955.
  2. Membroj de la okopo estis Anthony Davis (piano), George Lewis (trombono), Olu Dara (trumpeto), Butch Morris (korneto), Wilber Morris (basinstrumento) kaj Steve McCall (frapinstrumentaro), komp. Berendt kaj Huesmann, p. 193.
  3. Berendt kaj Huesmann, p. 193.
  4. Membroj de la okopo estis Anthony Davis (piano), George Lewis (trombono), Olu Dara (trumpeto), Butch Morris (korneto), Wilber Morris (basinstrumento) kaj Steve McCall (frapinstrumentaro), komp. Berendt kaj Huesmann, p. 193.
  5. Berendt kaj Huesmann, p. 193.
  6. „David Murray - I am a Jazzman“, arte, aŭguston de 2009
  7. Christian Herrendorf: „Das Arbeitstier am Saxofon“, Rheinische Post, 18-an de julio 2007
  8. Komp. Berendt/Huesmann, p. 188.
  9. cit. laŭ Berendt/Huesmann, s. 196
  10. Komp. Berendt/Huesmann, p. 191. La aŭtoroj montras sur lian admiron de la klasika svingo-bandego kaj vidas en tio rilatojn de lia orkestreca stilo ankaŭ en malgrandaj instrumentistaroj; „kompakta, amasigita kaj decidema“ (p. 192).
  11. Jena selekto okazas konsidere la libron Penguin Guide to Jazz on CD, eldonoj de 1996 kaj 2001.