David Rothkopf
El Vikipedio
David J. Rothkopf (* en la 24-a de decembro 1955) estis altnivela kunlaboranto pri internacia komerco ("Deputy Undersecretary") en la unua registaro de Bill Clinton.
Rothkopf estas membro de la Carnegie-fondaĵo, "penso-instituto" pri internacia politiko. Li estas multe konata kiel aŭtoro de elinternaj artikoloj pri politikaj kaj ekonomiaj elitoj.
Enhavo |
Verkoj [redakti]
- "Running the World; The Inside Story of the National Security Council and the Architects of American Power“, Public Affairs, New York
- "Superclass: The Global Power Elite and the World They Are Making". (Kp. artikolon ĉe globalpolitician.com; germane: "Die Super-Klasse. Die Welt der internationalen Machtelite. Riemann Verlag, München)
Eldiro pri internacia lingvo [redakti]
En Esperanto-rondoj oni kelkfoje citas el lia artikolo "In Praise of Cultural Imperialism?"[1]: "And it is in the economic and political interests of the United States to ensure that if the world is moving toward a common language, it be English; (...)." (Kaj estas en la ekonomia kaj politika intereso de Usono certigi, ke se la mondo moviĝas direkte al komuna lingvo, ĝi estu la angla lingvo; ...)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Reta taglibro de Rothkopf ĉe ForeignPolicy.com
- Aŭdebla lekcio Stanford Technology Ventures Program Entrepreneurial Thought Leader Series: Concentrated Power in a Global Economy, April 16, 2008
- Carnegie Endowment for International Peace
- Artikolo "Look Who's Running the World Now", Washington Post, 12-a de marto 2006.
- Radio-intervjuo ĉe WFMU/The Speakeasy with Dorian (anglalingva) pri la ekonomia krizo de 2009 kaj lia libro "Superclass: The Global Power Elite and the World They Are Making", 16-a de marto 2009
- Intervjuo en la revuo Stern (germanlingva)
- Recenzo de lia libro "Die Super-Klasse" (germanlingva; verkis Marcus Klöckner) en Frankfurter Rundschau (FR) (18-a de septembro 2008)
Notoj kaj fontoj [redakti]
- ↑ Foreign Policy, Number 107, Summer 1997, pp. 38-53; la citaĵo troviĝas sur p. 45.