David Thompson (esploristo)
David Thompson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1770 en Westminster |
Morto | 10-an de februaro 1857 (86-jaraĝa) en Longejlo |
Tombo | Mount Royal Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Kanado |
Alma mater | The Grey Coat Hospital (en) |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Charlotte Small (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo kartografo kanuisto |
David Thompson (nask. la 30-an de aprilo, 1770, mortis la 10-an de februaro, 1857), estis anglokanada mapisto kaj esploristo. Li naskiĝis en Londono kaj mortis en Montrealo (nun Kebekio, tiam Orienta Kanado en la Provinco Kanado).
Thompson estis kaptilisto de la Kompanio de la Hudsona Golfo kaj la Nord-Okcidenta Kompanio. De 1792 ĝis 1812 li esploris kaj mapis la terenon okcidente de la Hudsona Golfo kaj Supra Lago, trans la Rok-Montaro ĝis la fontoj de la Rivero Kolumbio kaj laŭ la Kolumbio ĝis la Pacifika Oceano. Li estis la unua eŭropanoj kiu esploris la Kolumbion de ĝia fonto ĝis la enmariĝo. Li aliĝis al la Kompanio de la Hudsona Golfo kiel metilernanto en 1784. En la jaro 1797 li foriris de la Kompanio de la Hudsona Golfo kaj aliĝis al la Nord-Okcidenta Kompanio. La mapoj, kiujn faris pri la Kolumbia river-baseno oriente de la Kaskada Montaro estis tiel altkvalitaj ke oni daŭre konsideris ilin aŭtoritataj ĝis la mezo de la 20-a jarcento.
La tereno mapita de Thompson sumiĝis je 3,9 milionoj da kvadratkilometroj da sovaĝejo, kvinono de la kontinento. Lia samtempulo, la granda esploristo Alexander Mackenzie diris ke Thompson faris pli multon dum dek monatoj ol li konsiderus farebla dum du jaroj. La mapo, kiun Thompson faris en 1814, lia plej granda atingo, estis tiel preciza ke cent jarojn poste ĝi ankoraŭ servis kiel bazo por multaj mapoj publikigitaj de la kanada registaro. Thompson ankaŭ faris precizan mezuradon de granda parto de la kanada-usona landlimo laŭ la 49-a paralelo en la okcidento, kaj de la Sankt-Laŭrenco ĝis Lago de la Arbaroj.
Thompson edzinigis Charlotte Small, metisino, la "Virino de la Pagaja Kanto", kaj ili kune generis 13 gefilojn.
En siaj publikigitaj taglibroj Thompson notis ke li vidis kelkajn grandajn piedsignojn proksime al loko, kie nun estas Jasper (Alberto) en 1811. Oni sugestis ke ĉi tiuj piedsignoj estis de tio kio intertempe nomiĝas saskvaĉo.
Thompson mortis en Montrealo preskaŭ nekonate, liaj atingoj ne rekonitaj. Oni enterigis lin tie en la Tombejo Mount Royal. En 1957, cent jarojn post lia monto, la kanada registaro tamen honorigis lin metante lian vizaĝon sur kanadan poŝtmarkon. Lia lerteco kiel geografo estas nun bone konata, kaj oni foje nomas lin "la plej granda geografo de la tero kiu iam vivis".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Plena teksto de Narrative de David Thompson (eldono de Tyrrell) cifereca kolekto de Societo Champlain
- Plena teksto de Narrative de David Thompson (eldono de Glover) cifereca kolekto de Societo Champlain
- Aliĝu al la Brigado David Thompson de 2008: kanu-ekspedicio kiu sekvis la itinerojn de Thompson
- Biografio ĉe Dictionary of Canadian Biography Online
- "The greatest land geographer who ever lived: A short history" de J.B. Tyrell Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine
- David Thompson Kanada Kaptilisto kaj Kartografo Arkivigite je 2012-11-28 per la retarkivo Wayback Machine
- La Vivo de David Thompson Arkivigite je 2020-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Kiel David Thompson Navigis Arkivigite je 2006-06-15 per la retarkivo Wayback Machine Teknika, profunda studo pri la metodoj uzitaj de David Thompson, surbaze de liaj taglibroj
- Renkontiĝoj kun la Saskvaĉo: David Thompson Arkivigite je 2005-04-06 per la retarkivo Wayback Machine
- DavidThompson200 Arkivigite je 2007-05-13 per la retarkivo Wayback Machine: dujarcentaj memorfestoj de la esplorvojaĝoj de Thompson