Davido de Mikelanĝelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Davido de Mikelanĝelo ĉe Accademia di Belle Arti di Firenze en Florenco.
Kopio de la statuo stare en la originala loko de la Davido, antaŭ la Palazzo Vecchio en Florenco.

Davido estas ĉefverko de skulptarto de la Renesanco kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto Mikelanĝelo. Ĝi estas 5,17 m alta[1] marmora statuo de stara nuda juna viro. La statuo reprezentas la biblian heroon Davido, favora temo en la arto de la urbo Florenco.[2] Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la Katedralo de Florenco, la statuo estis anstataŭe situigita sur publika placo, antaŭ la Palazzo della Signoria, nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8an de septembro 1504.

Pro la naturo de la heroo reprezentita (surpriza ŝajne malforta mortiginto de terura giganto), ĝi tuje iĝis simbolo de la defendo de civilaj liberecoj de la Respubliko Florenco, tiame sendependa urboŝtato minacita ĉirkaŭe de ŝajne pli povaj rivalaj ŝtatoj kaj de la hegemonio de la familio de la Mediĉoj. La okuloj de Davido, per averta mieno, direktas sin al Romo.[3] La statuo estis movita al la Akademia de Belartoj en Florenco en 1873, kaj poste anstataŭita en la origina loko de kopio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Interpretado[redakti | redakti fonton]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kopioj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de la kongreslibro de la Universala Kongreso de Esperanto de 2006 okazinta en Florenco uzante la Davidon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La alto de tiu Davido estis misregistrita kaj la eraro pluis tra multaj arthistoriaj publikaĵoj. La preciza alto esti determinita nur en 1998–1999 kiam teamo el Stanford Universitato venis al Florenco por klopodi projekton pri digitalaj bildoj per fotado de skulptaĵoj de Mikelanĝelo kaj trovis, ke la skulptaĵo estis pli alta ol tio indikita de la fontoj. Vidu [1] kaj [2]
  2. Vidu ekzemple du versiojn de Donatello; bronzan version de Verrocchio; pentraĵon de Domenico Ghirlandaio; kaj bronzaĵon de Bartolomeo Bellano.
  3. Tiu teorio estis unuafoje proponita de Saul Levine "The Location of Michelangelo's David: The Meeting of January 25, 1504, The Art Bulletin 56 (1974): 31–49. Vidu ankaŭ J. Huston McCulloch, David: A New Perspective, (2007) alirita 13-02-2010