Davisa pokalo
La Davisa pokalo (Davis Cup en la angla, Coupe Davis en la franca) estas la superega internacia teamevento en teniso por viroj. La plej granda ĉiujara internacia teamokonkurso en sportoj[1], la Davisa pokalo estas regata de la Internacia Tenisa Federacio (ITF) kaj estas konkursita inter teamoj de ludistoj de konkurencantaj landoj en frapekstera formato. La konkurso komencis en 1900 kiel defio inter Britio kaj Usono. En 2005, 134 ŝtatoj sendis teamojn al la konkurso. La plej sukcesaj landoj dum la historio de la turniro estas Usono (gajnanta 32 turnirojn kaj finanta kiel fimistoj 29 fojojn) kaj Aŭstralio (gajnanta 28 fojojn kaj finanta duarange 19 fojojn kaj ankaŭ gajnanta kvarfoje kun Nov-Zelando laŭ la nomo 'Aŭstralazio'). La ĉampiona teamo de 2013 estas tiu de Ĉeĥio, kiu finale venkis kontraŭ tiu de Serbio kaj gajnis la pokalon la duan fojon sinsekve. La turniro de 2014 - la 103-a eldono de la evento - okazas inter la 31-a de januaro kaj la 23-a de novembro.