Dazipa lacerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dazipa lacerto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Sauria
Familio: Kordiledoj Cordylidae
Genro: Kordilo Cordylus
Specio: C. cataphractus
Cordylus cataphractus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dazipa lacerto (Cordylus cataphractus) estas lacerto el genro Cordylus, familio kordiledoj, ordo skvamuloj, klaso reptilioj.

Ĝian korposurfacon kovras dornaj skvamoj. Ĝia nomo venas el tio, ke se ĝin trafas atako sur malfermita areo, ĝi globformas sin kiel dazipo, la dornan voston kaptas per la buŝo kaj formas tiel dornan ringon. Ĉar ĝi havas dikan surfacon kun ostiĝintajn haŭtajn skvamojn, ĝi moviĝas malrapide.

La unuopaj lacertoj komune serĉas nutraĵon, precipe termitojn, kiujn ili elfosas per la fortaj ungoj. Se atakas ilin mungoto, ili kaŝas sin en fendo, kie ili blovas la korpon. Tiel la atakanto ne povas tuŝi ilin pro la elradiantaj dornoj.

La dazipa lacerto - pro la malrapideco - estas ofte atakata de la rabobirdoj. La defendon kontraŭ tiu atako helpas ankaŭ la kolonia kunvivo de la unuopaj lacertoj. La idoj ne forlasas la kolonion kaj eĉ la virseksuloj ne iras aventure serĉi inojn aliloke.

Ĝi estas indiĝena en dezertaj areoj de suda Afriko.