Tempintervalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daŭro)

Por mezuri la tempodaŭron oni uzas ĝiajn partojn, intervalojn de diversaj grandoj. Oni nomas ilin ankaŭ tempunuoj. La deveno de tri konataj unuoj de tempo - la jaro, la monato, kaj la tago estas enradikigita el la naturaj cikloj, kiun observis antikvaj popoloj. La septaga semajno ŝajne devenas de sud-okcidenta Azio (t.n. Mezoriento). Versajne de la antikvaj loĝantoj de Sumero kaj Babilonio devenas metodo kalkuli tempopartojn per 12-oblaj nombroj: dividi tagon je 24 horoj, horon - je 60 minutoj, minuton - je 60 sekundoj.

Hodiaŭ la sekundo estas ĉefunuo por mezuro energiŝanĝojn en atomo kaj ĝi estis adoptita kiel fundamenta tempunuo. Jen la tabulo de la ĉefaj kaj derivitaj, de la sciencaj kaj ĉiutagaj tempunuoj:

  • Jaro
    • Gregoria Jaro - 365,2425 suntagoj
    • Julia Jaro - 365,25 suntagoj
    • Tropika Jaro - 365, 2421 suntagoj
    • Luna Jaro - 354,36 suntagoj
    • Semestro - duono de la jaro
    • Trimestro - kvarono de la jaro
  • Monato
    • Kalendara Monato - 30 suntagoj 10 h 29 m 4 s
    • Sinoda Monato - 29,5305 suntagoj
  • Tago
    • Suntago - 24 h 03 m 56,5554 s
    • Astra Tago - 23 h 56 m 04,0905 s
    • Diurno (= Tagnokto)
    • Dekado - 10 suntagoj
  • Horo - mallonge h, 60 minutoj aŭ 3600 sekundoj
  • Minuto - mallonge m, 60 sekundoj
  • Sekundo - mallonge s, fundamenta tempunuo

Vidu ankaŭ: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Tempintervalo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.