De Bello Gallico

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

De Bello Gallico (longa titolo Comentarii de Bello Gallico) nomiĝas raporto de la romania batalestro Gaius Iulius Caesar pri la galla malpaco (58 ĝis 51/50 a.K.). Sciinde estas ke la verko, kiu ankaŭ prezentiĝas kiel la ĉeffonto al la bataloj de Caesar, estas influita de la meminteresoj de la verkinto kaj tial laŭ histori-scienco ne senproblema. Laŭ literatur-scienco la verko ankaŭ estas valorega. Ĝi evoluigis estimindan efekton kaj ĝis nun apartenas al la ĉefverkaro de la latina literaturo.

La nomo comentarii estas nedirekte per pluraj antikaj raportoj pruvita. Laŭ tiuj, Caesar nomis sian verkon Comentarii rerum gestarum Galliae resp. Gallici belli.

La comentarii de Caesar konsistas el ok libroj, kies lasta ne venas de li sed de lia amiko, alta oficiro kaj persona sekretario Aulus Hirtius, kiu tiel volis plenigi la malplenaĵon inter la galla malpaco kaj la civita malpaco, kiun Caesar priskribis en sia verko De Bello Civili. Caesar verkis ĝin antaŭ la fino de la milito (52/51 a.K.), certe helpate de skribaĵoj, ekzemple de liaj raportoj al la senato.