La Verduloj (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunfloro, partia emblemo

De Groenen, (en Esperanto La Verduloj), estas politika partio en Nederlando kun la tema fokuso ekologio. La partio fondiĝis dum la jaro 1983. Kontraste al la enlande pli granda dua ekologia partio GroenLinks, De Groenen estas partio konsekvence kontraŭarmea.

Ekde la lokaj politikaj balotoj de la 7-a de marto 2006 la partio nur reprezentiĝas en la parlamento de la urbo Zwolle, ne en pliaj urbaj aŭ regionaj parlamentoj, do ne estas granda politika forto de la lando.

Sur internacia nivelo la partio estas konstanta membro de la verdaj partiaj interligoj. Inter alie ene de la Eŭropa Unio ĝi apartenas al la dum 2004 fondita Eŭropa Verda Partio.

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la partio De Groenen (en la nederlanda)